[Hejmen]Usono

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono

Usono konsistas el 50 ŝtatoj: Alabamo? Alasko? Arizono? Arkansaso? Delavaro? Florido? Georgio? Havajo? Idaho? Ilinojso? Indianao? Iovao? Kalifornio Kansaso? Kentukio? Kolorado? Konetikuto? Luiziano? Majno? Marilando? Masaĉuseco Minesoto? Misisipo? Misuro? Miŝigano? Montano? Nebrasko Nevado? Nord-Karolino? [Norda Dakoto]? Nov-Hampŝiro? Nov-Jorkio Nov-Ĵerzejo? Nov-Meksiko? Ohio?, Okcident-Virginio? Oklahomo? Oregono? Pensilvanio Rod-Insulo? Sud-Karolino? [Suda Dakoto]? Teksaso? Tenesio? Utaho? Vajomingo? Vaŝingtonio? Vermonto Virginio? Viskonsino?

Krome ekzistas la federacia distrikto Kolumbio?.

Dependaj de Usono estas: Gvamo? Jonstonatolo? Midvejinsuloj? Nord-Marianoj? Puerto-Riko? [Usona Samoo]? [Usonaj Virgulininsuloj]? Vejkinsulo?


La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono estas la plej granda nacio laŭ mono kaj pafoforto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono estas pafilama, kaptialisma? (kun majuskla K), angleparolanta lando kiu donis al ni kinon, telefonon?, elektron?, aviadilon?, televidon?, komputilon?, atombombon? kaj [Mickey Mouse]?. Ĉiam bombama, ĝi kondukis nin al la rando de la abismo, batalante en fridmilito? (1948-91) kontraŭ Rusio, en kiu ĝi venkis -- ŝajne ĉar ekonomio? kapitalisma estas pli trafa por subteni monstran militomaŝinon (spite de la antaŭdiroj de Orwell), ne ĉar ĝi estas lando pli justa aŭ virta.

Havante la plej grandan amaskulturon? de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Hollywood? al [hip hop]?, kaj, per tio, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj:

Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)

Areo: 9.166.600 km²
semotaŭga: 19%.

Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), nun % urbana: 77% (2000)
homoj po kv. km: 30,1 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
kreskanta procento: 0,91% (2000, takso)
naskoj: 14,2 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 8,7 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +3,5 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
beboj mortintaj: 6,82 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,06 infanoj naskita po virino
meza vivo longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)

Usono, ke signifas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko (USA) havas 50 ŝtatojn?.

Ĉefurbo: Vaŝingtono
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000:

Etnoj:

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksikio (164 mil), Filipinoj (56), Hindio (45), Vjet-Namo (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrajno (21), Rusio (20) kaj Jamajko? (19).

Religio: en 2001:


Lingvo: la angla, la hispana, ktp. Denaskaj lingvoj en 1990:

Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba? (355), hinda? kaj urdua? (331), rusa? (242), jida? (213), taja? (206), persa? (201), haitia? (189), armena? (150), navaha? (149), hungara (148), hebrea? (144), nederlanda (143), kmera? (127), guĝarata? (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. alfabeta: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)

Registaro?: demokratiema oligarkio, kie la popolo voĉdonas sed la riĉularo regas la fluon da kandidatoj. La riĉularo estas dekstrema kaj regas la ekonomion. La intelektularo estas maldesktrema (sed ne eŭropane socialista) kaj regas la kulturon per ĵurnaloj, magazinoj, televido, kino, lernejoj, universitatoj, tribunaloj, ktp.
sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
organizoj: UNO (1945), NATO?
konstitucio: la 4-an marto 1789
korupteco?: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)

Ekonomio?: 3169,0 Md (1998, takso)
po kapo: 11,50 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 4,1% (1999, takso)
inflacio?: 2,2% (1999)
senokupa: 4,2% (1999) Valuto?: 1 dolaro? ($).

Historio:

Prahistorio

Homoj unuafoje venis al la nuna Usono ĉirkaŭ -35 000 el Siberio? al Alasko? (tiam kunigita per seka tero), probable sekvantaj la bestojn kiujn ili ĉasis. Dum la [Glacia Epoko]? la amerikanoj ĉasis grandajn bestojn.

-5000

-4000

-3000

-2000

-1000

1 p.K.

1000

Vikingoj? esploris kaj eble eĉ enloĝis laŭ la nordorienta marbordo, sed iu ajn kolonio ne longe daŭris. En la 1400-oj, iuj eŭropanoj fiŝkaptis en la maro apude.

1500

Eŭropanoj esploris la nunan Usonon, serĉante oron kaj mallongan vojon al Ĉinio, Hindio kaj al la Insuloj de Spicoj (la nuna Indonezio.

1600

Eŭropo kolonias la nunan Usonon: Britio laŭ la orienta marbordo, Nederlando ĉirkaŭ Novjorko, Francio ĉirkaŭ Novorleano?, kaj Hispanio en Florido? kaj la nuna sudokcidenta Usono. Dum la jarcento, Britio forprenis Novjorkon for de Nederlando.

Britianoj tiam metis la fundamenton de usona socio kaj kulturo. Sed ne estis la sama socio kaj kulturo tra la tuta kolonia? Usono: en la sudo, kiel en la sukeraj insuloj de la Karibea Maro, viroj venis por riĉiĝi, precipe per plantado de tabako? kaj kotono?. Sed en la nordo, viroj venis ne por profito sed pro [libereco de religio]?. Sekve tiuj ne intencis revenos al Eŭropo sed kunportis siajn familiojn. Plue, eĉ se ili dezirus profiton per plantado, la tero de la nordo estis tro ŝtonema kaj la vetero fridema. Do kiam la religia fervoro velkis, ili sin turnis ne al la tero por gajni panon, sed al la maro kaj komerco, konstruante ŝipojn kaj komercante inter Afriko (sklavoj), Ameriko (sukero, tabako, kotono) kaj Eŭropo (artefaritaĵoj) -- la tiel nomata komerco triangula.

Ĉi tiu malsamo inter la nordo kaj sudo profunde formigas Usonon.

En la sudo, pro la deziro por profito per plantado kaj pro supereco de pafoforto, eŭropanoj facile forprenis multe da tero el la amerikanoj. Sed ili forprenis pli da tero ol ili povas memlabori. Do ili bezonis laborantojn. Sed Eŭropo ne ankoraŭ havis milionojn aŭ eĉ dekmilojn da homoj malriĉaj kaj senokupaj. Do la plantistoj sin turnis al Afriko por laborantoj.

Pro preteksto de religio, afrikanoj estis sklavigitaj por labori en kampoj de tabako kaj kotono. Sed kiam la afrikanoj kristaniĝis, raso? anstataŭigis religion kiel preteksto. Do tiele ekestis en Usono rasismo? kaj la rasoj blanka kaj nigra. Tabako kaj kotono ne ankoraŭ nun regas la usonan ekonomion, sed raso ankoraŭ regas usonan socion. La potenco de tradicio kaj kutimo.

La vera motivo por la sklavigo, kompreneble, ne estis religio aŭ raso sed la kapitalisma vulgaraĵo de profito kaj oportuno: Por riĉiĝi, plantistoj bezonas laborantojn kaj, hazarde, la afrikano estis tre bona sklavo -- ne pro iu natura obeemeco aŭ stulteco aŭ io simila, sed simple ĉar la afrikano, malsimilas al eŭropano kaj amerikano, ne povas forkuri kaj sin kaŝi en iun ajn lokan liberan aron de samrasanoj.

Tial, je la fino de la jarcento, divido de laboro laŭ koloro subtenis la ekonomian: la blankaj (eŭropanoj) ŝtelis teron for de la ruĝaj (amerikanoj), pereigante ilin per kuglo, malsano kaj forta drinko, kaj, por labori la teron, sklavigi la nigrajn (afrikanoj), kaj tiam enpoŝigis la profiton.

Kompreneble, la realo ne estis tiel klara kaj elstara. Fakte, la plimulto de la blankaj, eĉ en la sudo, ne havis sklavojn, kaj eĉ la blankaj plantistoj ne enpoŝigis la plimulton da la profito: anstataŭ tio iris al la poŝoj de la komercistoj de Liverpool, Londono? kaj aliaj Eŭropaj havenoj. Ne supriziĝu: memoru ke Usono tiama estis ekonomio kolonia

1700

Usono militis kontraŭ Britio por sia sendenpendeco (1776) kaj verkis konstitucion (1789) kiu ankoraŭ staras.

La revoluciistoj fondis la politikan sistemon de Usono, uzinte la ideojn de Locke, la brita filozofo. Tio estas evidenta en "La Deklaracio de Sendependeco":

Ni supozas ĉi tiujn verojn esti memevidentaj: ke ĉiu homo estas kreinta egala, ke ili estas dotitaj de sia Kreinto kun iuj nealiproprigeblaj rajtoj, ke inter ĉi tiuj estas vivo, libereco kaj la kurado post feliĉeco; ke por teni ĉi tiujn rajtojn, registaroj estas starigitaj inter homoj, haviĝante siajn justajn potencojn de la konsento de la regitoj; ke kiam iu ajn formo de registaro fariĝas detruema al ĉi tiuj celoj, la popolo rajtas ŝanĝi aŭ renversi ĝin kaj starigi novan registaron, kuŝante ĝian fundamenton sur tiaj principoj, kaj organizante ĝiajn potencojn en tian formon kiu ŝajnas al ili la plej probable efiki sian sekurecon kaj feliĉon.

- [Thomas JEFFERSON]?, "La Deklaracio de Sendependeco", 1776

La konstitucio ne liberigis la sklavojn -- ĝi nur liberigas la blankajn usonanojn de Britio kaj de registaro tiranema.

1800

Usono akiris, per pafilo kaj dolaro, Alaskon kaj la nunan okcidentan duonon de la lando (el la Misisipo al Kalifornio). Dum la jarcento la blankaj finfine venkis la ruĝajn (amerikanoj) kaj puŝis ilin sur teroj aĉaj kaj perforte kristanigis ilin.

En la 1860-oj Usono estis krevigita de milito inter la sudo kaj la nordo pro sklaveco, la unua moderna milito laŭ iuj. La nordo, sub la prezidenteco de [Abraham Lincoln]?, venkis la sudon kaj liberigis la sklavojn. Sed la nigraj, kvankam ili konstruis la riĉecon de la sudo per siaj mem manoj, ricevis siajn liberecon kun malplena poŝo kaj malsata ventro. Do multe da la nigraj aŭ mortis (jes ja) aŭ laboris por blankaj bienistoj.

Post la milito Usono rapide industriiĝis. Je la fino de la jarcento, Usono fariĝis unu el la ĉefaj ekonomioj en la mondo.

1900

En la jarcento X, Usono batalis du mondmilitojn kontraŭ Germanio kaj Japanio, unu fridmiliton kontraŭ Rusio, fariĝis monda potenco, metis homon sur la luno kaj inventis la aviadilon?, televidon?, komputilon?, rokmuzikon?, ĵazon?, atombombon?, [Mickey Mouse]?, Macdonald's?, Unikso?, la Interreton? kaj la kreditokarton?.

En la 1960-oj, trans la maro ĝi batalis por putra, nedemokrata registaro en [Suda Vjet-namo]?, dumtempe ĉe hejmo ĝi pafmortis siajn plej bonajn politikistojn (la fratoj Kennedy, Johano? kaj Roberto?, [Malkolmo X]?, Kingo?) kaj tiam voĉdonis por siaj plej malbonaj (Nixon? kaj Clinton?).

Ĝi ŝatas elspezi la monon de ĝiaj infanoj kaj nun ŝuldas ĉirkaŭ 2000 gigadenaroj kaj malŝparas ĉirkaŭ 100-200 gigadenaroj po jaro pro sanzorgado (nun 14% de la ekonomio. 7-10% estas normala inter riĉaj nacioj) kaj, inter 1975 kaj 1995, ĉirkaŭ 100 Gd po jaro pro la buĝeta deficito. Lando riĉa sed malŝpara.

La nacia ŝuldo: delonge, 1950-84, ĝi estis inter 800-1000 gigadenaroj, sed dum la jardeko 1984-94 ĝi duobliĝis al 2000 Gd, kreskinte ĉirkaŭ 100 Gd po jaro. Tia kreskado estas la plej granda ekde la 1945, la rezulto de altaj buĝeta deficitoj, kiuj ne estis regita ĝis la mezaj 1990-oj.

Multe de usona kulturo, religio, politiko kaj eĉ genio? estas komprenebla kiel lukto inter kristanismo -- la malnova kulturo -- kaj modernismo -- la nova. Tiele la politikaj bataloj pri aborto, darvinismo, samseksa edziĝo, D-ro Kevorkian, ktp. Tiele la kreiva ekvilibro inter individua libereco kaj morala devo.

En 1995 Usono fariĝis pacon en Bosnio? (almenaŭ provizore) kaj obsedis pri la murda proceso de OJ Simpson, montrante ke rasismo ankoraŭ nubigas sian menson.

Inventinto de la atombombon, ĝi tre ŝatas bombi urbojn: Dresdeno, Tokio, Hiroŝimo?, Nagasakio?, Hanojo?, Bagdado?, Belgrado? kaj, en aprilo 1995, urbo sia mem [Oklahoma Urbo]?. La glavo hejmeniras.

En 1998 la amora afero de [Bill CLINTON]? kun [Monica LEWINSKY]? estis malkovrita dum la proceso de [Paula JONES]?. La afero Lewinsky, tamen, ne povis renversi Clinton-on ĉar la voĉoj mankis al la opozicio en Kongreso, la Demokratanoj estinte tute lojalaj al la prezidento. La voĉdonado en Kongreso ne temis pri adulto, kiu ne estas kontraŭleĝa, sed la mensogado de Clinton pri la afero antaŭ la juĝisto, dum kio Clinton angile redifinis la vortojn seksumado kaj eĉ estas.

En 1999 Usono bombatakadis Jugoslavion, kiu estis venkanta ribelon en la provinco de Kosovo?, brulinte vilaĝojn, kreinte centmilojn da rifuĝintoj.

2000

Je marton 2000 la ekonomio dot.com? gajnis sian pinton.

La voxcdonado de 2000 por prezidento inter [George W BUSH]? kaj [Al GORE]? finiĝis egale en la gubernio Florido: el 6 milionoj voĉoj, Bush gajnis nur 537 pli da voĉoj (nur 0,01%!) ol Gore. Post kvin semajnoj de barakto en la tribulanoj, advokato kontraŭ advokato, Bush, kies patro estis prezidento 1989-93, fine venkis.

2001

Mardon la 11-an septembro, teroristoj atakis la Pentagonon en Vaŝingtono kaj detruis la Ĝemelajn Turojn en Novjorko. Pli ol 6000 pereis. La registaro diras, ke Osama Bin-Laden estas kulpa. Prezidento Bush deklaris militon kontraŭ terorismo. Je [[la 7-a oktobro]] Usono komencis militon kontraŭ la reĝimo de la Taliboj? en Afganistano, kiu gastigas Bin-Ladenon. La [Norda Alianco]?, ribelanta armeo de la nordo, kiun Usono subtenis, prenis la norda 75% da Afganistano en novembro. En decembro, ĝi forkaptis ĉiujn provincojn kaj urbojn de la Taliboj. Sed multaj soldatoj de la Taliboj malaperis en la montojn kun siaj pafiloj. Kaj Bin-Laden ankoraŭ evitas kaptadon.

2002

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 12, 2002 9:26 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: