[Hejmen]Usono/Priparolu

Hejmpaĝo | Usono | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Ĉu la urbo de Nov-Jorko havas 21,5 milionojn de loĝantoj? Tuta la ŝtato (Nov-Jorkio) havas nur 18.976.457 homojn (Usona Censo 2000.) Kiel povas urbo de ŝtato havi pli loĝantojn ol la tuta ŝtato? Nov-Jorko havas nur 8.008.278 loĝantojn, laŭ la censo de la jaro 2000. Laŭ "The World Almanac 2001" (p.861) kaj la UNo, la aglomeraĵo de Nov-Jorko, en 2000, havis 16,6 milionojn de homojn, kaj estas la kvina "urbo" de la mondo, ne la dua. Sed ni ne parolas pri urbojn, sed de aglomeraĵoj. Kio estas la defino de "aglomeraĵo"? Werner MOELLER

La 21,5 milionoj temas pri la aglomeraĵo. Vidu la artikolon por la difino. -- Stefano KALB


Mi pensis ke la ŝtatoj New York, New Mexico, ktp, estas Novjorkio, Novmeksiko, ktp... nur unu vorto. Ankaŭ, la urbo de New York estas Novjorko (mi lernis ĉi tion de Novjorkanoj). Ĉu mi povas ŝanĝi ĉion aŭ ĉu estas bona fonto por Nov-Jorko, ktp? Ankaŭ vidu: http://www.geocities.com/esperanto_nyc/. --Chuck SMITH


PMEG kaj Benson uzas streketsistemon. Sed ni devas respekti la Novjorkanajn Esperantistojn. Kial ne uzi la du formojn? Esperantio estas libera lando, ĉu? Kaj ELNA uzas nur poshtajn literojn (ekz-e NY) en ĝia membrolisto, eble por eviti problemojn? Werner MOELLER

Ĉu iu alia havas ideojn pri nomi ŝtatojn? --Chuck SMITH


Novjorko estas la urbo, Nov-Jorkio la ŝtato.

Ĉe la kapo de la artikolo pri Usono, mi enlistigis la nomojn de la ŝtatoj, kiujn mi proponas. Mi prenis de la liston de Bertilo de lingvoj kaj landoj (http://www.bertilow.com/lanlin/index.php).

Notu: mi ŝanĝis la nomojn "Nov-Jorko" kaj "Vaŝingtono" de Bertilo al "Nov-Jorkio" kaj "Vaŝingtonio" por distingi ŝtaton de urbo. En la artikoloj pri Novjorko kaj Vaŝingtono, ni devos provizi ligilojn al la ŝatoj.

--Stefano KALB

La Respublika de Palaŭo senindependiĝis la unuan de oktobro, 1994.(World Almanac, 2001, p.830) Kial ni nomas ĝin "Belaŭo"? [Werner Moeller]?

Vi pravas. Mi forviŝis ĝin de la listo de usonaj teritorioj. "Belaŭo" devenas de unu el la lokaj nomoj por la lando. En la paĝo de Nacioj ĝi estas listigita kiel "Palaŭo". -Stefano KALB


Hejmpaĝo | Usono | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 14, 2002 8:26 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: