[Hejmen]Vermonto

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Vermonto

Vermonto (angle Vermont) estas unu el la 50 ŝtatoj de Usono, havante proksimume 600.000 homojn kaj 24.900 km2 da areo. Ĝi estas ŝtato de Nova-Anglio? en la nordoriento de la lando, inter Nov-Jorkio kaj Nov-Hampŝiro?, kaj inter Masaĉuseco kaj la kanada provinco de Kebekio.

Vermonto signifas "Verda Monto" (aŭ Vert Mont en la franca.) Ĝi havas tre belan pejzaĝon kun multaj montaroj kaj arbaroj. Turismo estas grava industrio de Vermonto.

La franca esploristo Samuel de Champlain vizitis [Lago Champlain]? en la jaro 1609 kaj pretendis la landon por la reĝo de Francio. En ĉi-tiu regiono okazis la milito inter la francoj kaj la britoj (1754-1763) kaj la milito inter la britoj kaj la unsonanoj (1775-1777). Vermonto fariĝis la 14a ŝtato de la usona unuiĝo en 1791. Du usonaj prezidentoj, [Chester A. ARTHUR]? kaj [Calvin COOLIDGE]?, naskiĝis en Vermonto.

La ĉefurbo de Vermonto estas Montpelier? (8.000 loĝantoj). Aliaj urboj estas Bennington, Brattleboro, Burlington, Rutland, kaj Barre. La plejmulto da vermontanoj loĝas en la kamparo.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 11, 2002 1:07 am by lumiere.kvarteret.uib.no (diferencoj)
Serĉu: