[Hejmen]Islamo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Religio > Islamo

Islamaĵoj
Korano - Mohameto - Sufiismo? - Sunaismo? - Ŝijaismo? - Falsafismo

Politikaj Islamaĵoj
Islamismo - Jihado - Kalifo - Ŝario

Historio
araba imperio - [seljukaj turkoj]? - Krucmilito - [mongola imperio]? - [safavida imperio]? - [otomana imperio]? - Israelo - Nasser

Pensintoj
al-Kindi - al-Ghannouchi - Aviceno - ibn-Khaldun? - ibn-Rushd? - Qutb - Suhrawardi?


Islamo (611-) estas la dua plej granda monda religio, havante 1165 milionojn da kredantoj (kristanismo havas 1943 kaj hinduismo? 762). Ĝi estas la ĉefa religio en norda Afriko, okcidenta Azio, Bangladeŝo, Malajzio, Indonezio kaj disvastiĝas trans Afrikon, batalante kontraŭ kristanismo. Kun kristanismo kaj budhismo, ĝi estas kredo universala, unu el la plej furoraj kredoj de historio, superante kulturon kaj epokon.

Islamo estis fondita de la profeto Mohameto, la fina profeto de Dio, per la sankta libro la Korano, kiel la kulmino de judismo kaj kristanismo. Islamanoj kredas ke la Korano estas la sendifekta Vorto de Dio (dum la Biblio estas la difekta Vorto de Dio) kaj kredas kaj praktikas ĝian instruon.

Islamo havas du grandajn branĉojn: sunaismo? kaj ŝijaismo?. Ŝijaismo estas plejparte en Irano, dum sunaismo havas 90% da la islama mondo. Spite de la kultura diverseco kaj la manko de eklezio, islamo estas mirinde uniforma tra la mondo. Tute malsimile al protestantismo, ekzemple, kiu havas unu sanktan libron, plejparte unu (germanida) kulturon, sed estas tre plurforma.

Sufiismo? estas mistika formo de islamo.

La mondbildo de islamo estas plejparte la de judismo kaj kristanismo (kvankam Jesuo Kristo, kompreneble, ne estas Dio sed nur profeto), kaj estas esprimita en la Korano: estas unusola Dio kiu juĝas ĉiun homon laŭ liaj agoj: la bonaj iros al paradizo, la malbonaj al infero?; Dio komunikas al ni per profetoj, kiuj avertas nin pri la alveno de la Tago de Juĝo ĉe la fino de la mondo; ĉiu homo estas egala antaŭ Dio. Ktp.

Alaho? estas la islama nomo por Dio. Ĝi devenas de la araba al-Lah kaj simple signifas "la Dio". La islama Dio estas la Dio de Moseo kaj Jesuo. Islamo ne kredas al la Triunuo (Dio la Patro, Filo kaj Spirito Sankta).

La sankta urbo de islamo estas Meko?, Saudiarabio?. Medino? kaj Jerusalemo? ankaŭ gravas. La loko de la antikva juda templo en Jerusalemo ankaŭ estas la loko kie Mohameto iris al [la ĉielo]?.

Islama praktiko konsistas de La Kvin Kolonoj de Islamo:

  1. fidi: ke "Estas neniu dio krom Alaho kaj Mohameto estas la profeto de Dio" (la ŝahadah). Kvankam idolkulto nun estas rara, multaj faras diojn de mono, potenco, famo, ktp, kiujn ni metas super Dio. La mesaĝo de Mohameto estas en la Korano.

  2. preĝi: (salat) kvinfoje po tago, je tagiĝo, tagmezo, posttagmezo, sunsubiro kaj noktiĝo. La preĝo estas el la Korano kaj estas dirita en la araba, kvankam oni povas aldoni personan preĝon en la lingvo denaska. Oni preĝas frontante al Meko. Vendredre islamanoj kutime iras al la moskeo?, la islama preĝejo, kie ili preĝas kaj aŭskultas al prediko.

  3. doni almozon: (zakat, "purigado") ĉio apartenas al Dio. Nia havo estas purigita per donado kiel almozo, kiel arbo estas helpita de pritondado. Konvenas doni 2,5% de via enspezo po jaro.

  4. fasti: unu monato po jaro, dum la monato de Ramadano?. Oni fastas de tagiĝo al sunsubiro de manĝado, trinkado kaj seksumado. La graveda, malsana kaj vojaĝanta ne devas fasti dum Ramadano, sed devas fasti unu monato posta en la jaro.

  5. pilgrimi al Meko: (haĝ) dum la dekdua monato, almenaŭ unufoje po vivo se vi povas. Du milionoj de ĉiu parto la mondo pilgrimas al Meko po jaro kaj portas tre simplan veston.

Malpermesitaj al islamanoj: porko, drinkaĵoj kaj arto realisma de vivaĵoj aŭ de Dio. En iuj landoj, la vizaĝo de virino devas esti vualita. Tio devenas ne de la Korano, sed de bizanca praktiko.

Martireco: se vi mortas pro via islama fido, vi iros rekte al paradizo?.

Malsimile al kristanismo, islamo ne havas altan racian teologion. La ĉefa peno por edzigi islamon kun racia filozofio estis falsafismo.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 15, 2002 6:36 pm by 129.177.202.xxx (diferencoj)
Serĉu: