[Hejmen]Pensilvanio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Pensilvanio

Pensilvanio (angle, Pennsylvania [pensilvejnja]) estis brita kolonio de Nordameriko (1682-1776) kaj nun estas unu el la 50 ŝtatoj de Usono, havante 12,3 milionojn homojn kaj 119.290 km2 da areo. Ĝi estas en la nordoriento de la lando, inter Novjorko kaj Vaŝingtono.

Pensilvanio havas du grandajn urbegojn: Filadelfio? en la oriento kaj Pitsburgo? en la okcidento. La ĉefurbo estas malgranda urbo en la centro: Harrisburg. La ŝtato estas plejparte monta.

Pensilvanio estis fondita de Admiralo [William PENN]? en 1682 kiel kolonio? de la [brita imperio]?. Pensilvanio en la latina signifas "la arbaro de Penn". La kolonio toleris religiojn, eĉ judismon kaj katolikismon, kaj fariĝis loko de rifuĝejo de kvakeroj? kaj amanistoj?, inter aliaj.

En 1776, Pensilvanio, kun 12 aliaj kolonioj, ribelis kontraŭ la reĝo por fondi Usonon. Antaŭ la konstruado de Vaŝingtono, Filadelfio estis la ĉefurbo de la nova nacio.

Dum 1850-1950, Pensilvanio produktis multe de la ŝtalo kaj karbo de Usono. Ĝi estas fama kiel produktanto de la ĉokolado de Hershey's Chocolate (ĉokolado de Hershey).

/Priparolu?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 11, 2002 1:00 am by lumiere.kvarteret.uib.no (diferencoj)
Serĉu: