[Hejmen]Hispana Lingvo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida Lingvaro > Hispana
nomo: Español
parolantoj: 300 milionoj
landoj: Hispanio kaj la landoj de ĝia eksimperio?: Hispanio kaj okcidenta Latinameriko
origino: de la vulgara latina de Hispanio (precipe de Madrido), ĉ. 900
skribo: latina

specimeno: la Patro Nia: saluton

Padre nuestro que estás en los cielos,
santificado sea tu nombre.
Venga tu reino.
Hágase tu voluntad,
como en el cielo, así también en la tierra.
El pan nuestro de cada día, dánoslo hoy.
Y perdonanos nuestras deudas,
como también nosotros perdonamos a nuestros deudores.
Y no nos metas en tentacion,
mas líbranos del mal.

La hispana lingvo (900-) estas lingvo latinida, nun parolate de 300 milionoj, precipe en Hispanio kaj la nacioj de Ameriko (sude de Usono kaj okcidente de Brazilo). La hispana estas unu el la kvin oficialaj lingvoj de UNO (kun la ĉina, angla, rusa, kaj la franca), kaj estas unu el la fontoj de Interlingvao. Laŭ nombro de parolantoj, ĝi estas la plej furora latinida lingvo, sed laŭ internacieco kaj nombro de dualingvanoj, la franca plie furoras: la franca estas regata kaj studata tra la mondo, sed la hispana, ekster Ameriko, rare estas.

La hispana pleje similas al la portugala kaj la kataluna: kie la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta Iberio, kaj la kataluna la de orienta Iberio, Hispanio estas la de la mezo, precipe de Madrido.

La hispana devenas de la latina vulgara dum 500-1000, la jarcentoj post la disfalo de Romo? kiam la latina de la nuna Hispanio fariĝis izolita de la de Francio kaj Italio. La hispana estis unuafoje skribita en la jarcento X. Jam en la [jarcento XIII]?, la hispana de Kastilio? (la regno de Madrido) estis la normo, kaj restas tia ĝis hodiaŭ. Inter 1500-1800, per la kresko de la Hispanio Imperio?, la hispana estis disvastigita al Ameriko. La hispana de Ameriko devenas plejparte de suda Hispanio, ne de Madrido, tial ekzistas iuj malsamoj (precipe en prononco), sed malgraŭ tio, la lingvo estas rekoneble la sama de [Tierra del Fuego]? al Madrido.

La baza vortaro?, kompreneble, devenas de la latina vulgara, sed suferante jarcentoj de sonŝanĝoj. Inter la [jarcento VIII]? kaj XV?, Hispanio estis regata de araboj, kaj tiam la hispana prunteprenis multe de vortoj el la araba. Ekde tiam, ĝi prunteprenis vortojn de la franca, la itala, la latina klasika, kaj de lingvoj amerikanaj.

Kvankam Esperanto rare pruteprenas vorton el la hispana, multe de vortoj en la du lingvoj estas kuzoj, tial ili similas familie:

Tia simileco ne estas per hazardo: ĝi plejparte gvatsekvas la sonŝanĝon inter la latina -- kies vortoj estas preferataj de Esperanto -- kaj la hispana.

La latina ne havas la sonojn ĉ, ĝ, ĵ, kaj ŝ -- ili plejparte eniris en Esperanton el la franca (kaj la angla). Tial la malsamo inter vorto hispana kaj Esperanta, ofte spegulas la malsamon inter la hispana kaj la franca -- ekzemple,

boca (buŝo), caballo (ĉevalo), playa (plaĝo), ktp.

Famaj aŭtoroj de la hispana

Cervantes? - [[García Márquez]] - [[Ruben DARÍO]] - [Isabel ALLENDE]?

Eksteraj ligiloj

Vortaroj en la [katalogo DMoz]

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 15, 2002 11:53 pm by Zav' (diferencoj)
Serĉu: