[Hejmen]Germanio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Eŭropo > Germanio

Landeroj: Badeno-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgo, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio


Loko: 51 No, 9 Or (centra Eŭropo)

Areo: 349.520 km²
semotaŭga: 33%

Loĝantaro: 82.797.408 (julio 2000, takso) % urbana: 88% (2000)
homoj po kv. km: 236,9 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 717,8 (2000)
kreskanta procento: 0,29% (2000, takso)
naskoj: 9,35 p o 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 10,49 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +4,01 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
beboj mortintaj: 4,77 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1,38 infanoj naskita po virino (2000 takso)
meza vivo longeco: 77,44 jaroj (74,3 viroj, 80,75 virinoj) (2000, takso)

Ĉefurbo: Berlino
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000:

Etnoj: 95,1% germana, 2,4% turka, 0,7% itala, 0,4% greka, 0,4% pola, 1,1% aliaj
Religio: 38% protestantismo, 34% katolikismo, 1,7% islamo, 26,3% aliaj
Lingvo: la germana
alfabeta: 99% (1977 takso)

Registaro?: parlamenta demokratio.
sendependeco: la 18-an de januaro 1871 (unuiĝo)
organizoj: UNO (1973), EU, NATO?.
konstitucio: la 23-an de majo 1949
korupteco?: 7,6 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)

Ekonomio?: 462 Gd (1998, takso)
po kapo: 5,58 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 1,5% (1999, takso)
inflacio?: 0,8% (1999, takso)
senokupa: 10,5% (1999, takso)
Valuto?: la eŭro EUR (= 100 cendoj)

Dum la unua jarcentro antaŭ Kristo, ĝermanaj triboj migris sude de norda Eŭropa laŭ la Rejno? Rivero kaj ĝis la Danubo?. Estis militoj inter la romoj kaj la ĝermanoj. Tacito?, roma historiisto, skribis, ke la ĝermanaj viroj estis blondaj kaj virecaj, ke ili estis decaj kaj moralaj en la familia vivo, ke ili estis kuraĝaj kiel militistoj, prudentaj kiel kultivistoj, kaj ili praktikis specon de demokratio. La romanoj fondis multajn urbojn kaj koloniojn inter la ĝermanaj triboj, (Treviro?, Kolonjo?, Majenco?, Aŭsburgo?, Ratisbono?, Vieno), kaj nomis la landon Germanion. Sed ili neniam venkis la ĝermanojn.

Je 450, Atilo? kaj la hunoj invadis Ĝermanion. Tiam multaj slavoj migris en Orientan Ĝermanio, kaj multaj ĝermanoj, la visigotoj?, la burgondoj?, kaj la frankoj?, migris en Francion. Je 486, Klovis? fondis la Franka Regno, kaj je 800, [Karlo la Granda]? fariĝis imperiestro de Romio. Lia ĉefurbo estis Aĥeno.

Je 962, [Oto la 1-a]?, la Granda, fariĝis la unua imperiesto de la [Sankta Roma-Germana Imperio]?. La Habsburgoj? de Aŭstrio regis ĉi tiu imperion inter 1438 kaj 1806.

Je 1517, en Germanio, Martin Lutero komencis la Protestantan Reformacion?. Inter 1618 kaj 1648, dum la ?Milito de 30 Jaroj? inter la Katolikoj kaj la Protestantoj, du milionoj da homoj mortis, kaj la loĝantaroj falis de 13 milionoj ĝis nur 11 milionoj. Germanio fariĝis miksaranĝo de centoj da malgrandaj princlandoj kaj graflandoj.

Je 1740, [Frederiko la Granda]? de Prusio?, "la filosofa Reĝo" (1712-1786) kaptis Silezion?, riĉan provincon de Austrio. Tio kaŭzis du internaciajn militojn; la [Aŭstrian Sukcedon]? (1740-1748), kaj la [Sepjaran Militon]? (1756-1763.) Post tiuj militoj, Prusio kaptis ankaŭ parton de Pollando.

Post la [Franca Revolucio]? (1789), Napoleono? kaptis multajn landojn en Eŭropo. La prusoj fortigis siajn armeojn. Kun la helpo de Britio kaj Rusio, Prusio venkis Napoleonon en Lepsiko? en 1813. Laŭ la [Traktato de la Kongreso de Vieno]? (1815), Prusio recevis Rejnlandon, Vestfalion, kaj la plejparton da Saksonio. Ankaŭ formiĝis Konfederacio de nur 39 sendependaj germanaj ŝtatoj. Dum tiu periodo, estis multaj da intelektaj homoj en Germanio, kiel Herder?, Hegelo, Humboldt?, Kantio, Goeto?, Ŝillero?, kaj Schelling?.

[Oto von Bismarck]?, premiero de Prusio, kaptis Ŝlevigon-Holstinion? de Danio (1864), kaj militis kontraŭ Aŭstrio por administri la tuta Norda Germanio (1866), kaj kaptis Alzacon-Lorenon? de Francio (1871). Je la 18 de januaro, 1871, la reĝo [Vilhelmo la 1-a]? de Prusio asignas Bismarckon kiel la unua kanceliero de la nova dua Germana Imperio. Je 1900, la loĝantaro de Germanio atingis 43 milionoj. Germanio fariĝis nova potenclando.

Dum la [Unua Mondmilito]? (1914-1918), Germanio perdis ĝiajn koloniojn kaj multan teritorion en Eŭropo, kaj proksimume 1.600.000 germanoj mortis en la milito. Dun la [Dua Mondmilito]? (1939-1945) Germanio perdis plian teritorion, kaj proksimume 3.500.000 germanoj mortis en tiu milito. La tria German Imperio (das dritte Reich) daŭris nur dek unu jaroj. Estis multa detruo en la tuta Eŭropo. La mondo kulpigas Hitleron? kaj la Nazian registaron por la holokaŭsto? de la Judaj kaj de aliaj homoj, kaj ili ankaŭ kulpigas la falsan ideon de la rasa supereco de la Arjanoj?, kaj la filosofio de la [homa eŭgeniko]?, kaj la agreson de la germanaj armeoj.

Inter 1949 kaj 1989, Germanio estis dividita en du partojn, [Okcidentan Germanion]? kaj [Orientan Germanion]?, kaj tiam oni ne povis veturi libere inter la du Germanioj.

Hodiaŭ, Germanio estas moderna, prospera, influa, kaj reunuiĝinta lando en la nova Eŭropa Unio.

/Priparolu?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 3, 2002 8:32 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: