[Hejmen]Nov-Jorkio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Nov-Jorkio

Nov-Jorkio (New York State) havis 18.976.457 loĝantojn en la jaro 2000, kaj terareon de 127.190 km2. Ĝi estas la tria Usona ŝtato en loĝantaro.

[Giovanni da VERRAZANO]? (1524) kaj [Henry HUDSON]? (1609) vizitis la Hudsonan Riveron, sed Nederlando formis la unuan kolonion, Nov-Nederlandon en 1624. [Peter MINUIT]? aĉetis Manhattan-Insulon de la Indianoj Kanarsiaj (Canarsee) por 60 guldenoj? da komercaĵoj (= 24 dolaroj laŭ mito). La Nederlandanoj fondis multajn urbetojn; Nov-Amsterdamo (Novjorko), Fuorto Orange (Albeno, la ĉefurbo de la ŝtato), Breuckelen (Brooklyn?), kaj Schenectady?.

Nov-Jorkio iĝis Brita kolonio en 1664, sed estis konfliktoj kun la Francoj en la nordo (Lago Champlain, Mohawk Valo, kaj en la Niagara Regiono.) Post la Franca-kaj-Indiana Milito, okazis la Revolucia Milito kun Britio. Je la 26a de julio, 1788, Nov-Jorkio fariĝis la dek unua ŝtato de la nova Usono.

La Urbo de Novjorko, kun 8.008.278 homoj (2000) , estas grava monda centro por komerco kaj financo. La stabejo de la Unuiĝintaj Nacioj troviĝas en la urbo. Ĉe la Kaskadoj de Niagaro, je la alia flanko de la ŝtato, 40 milionoj galjonoj da akvo falas ĉio-sekunde en la Niagaran kanjonon, kaj generas multan elektran potencon.

Aliaj urboj gravaj estas;


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 11, 2002 12:56 am by lumiere.kvarteret.uib.no (diferencoj)
Serĉu: