[Hejmen]Novjorko

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Nov-Jorkio > Novjorko
Novjorko estas grava monda centro por komerco kaj financo. La stabejo de la Unuiĝintaj Nacioj troviĝas en la urbo. Ĝi estas la plej granda urbo de Usono. La politika urbo enhavas 8,0 milionojn homojn, la aglomeraĵo kies diametro estas 200 km, enhavas 21,5 milionojn (la dua plej granda de la mondo). Ĝi estas en la nordoriento de lando laŭ la marbordo.

Novjorko estas en la usona ŝtato Nov-Jorkio. Ĝi estis fondita kiel Nov-Amsterdamo? de la nederlandanoj en 1624. La britoj forprenis la urbon en 1664 kaj renomis ĝin Novjorko. La malnova Jorko? estas angla urbo (kiu unufoje estis la romia? urbo Eboracum).

Novjorko estas la centro de financo, amaskomuniko, modo, teatro kaj belarto en Usono. Nur Los-Anĝeleso konkuras kontraŭ Novjorko kiel kultura centro de la lando.

Novjorko konsistas de kvin burgoj (kun la nombro de loĝantoj en 2000):

Manhatano estas la kultura kaj komerca koro de la urbo; la aliaj burgoj estas plejparte plenaj de domaroj, tombejoj kaj etnaj kvartaloj.

Novjorko unufoje (1865?-1970) estis granda haveno de transmaraj ŝipoj kaj havis multajn fabrikojn kaj malpuran aeron. Sed la fabrikoj foriris al [Orienta Azio]? kaj la haveno nun estas en Nov-Ĵerzejo?. La ekonomia koro de la urbo nun estas la grandaj bankoj de [Wall Street]? ("Murstrato"), kiu estas la financa ĉefurbo de la mondo.

Novjorko estas urbo de "tiuj, kiuj venis el aliloko." Ne nur lokoj usonaj, sed lokoj tramondaj. Novjorko estas plena de enmigrantoj kaj la usona kulturo ne ĉie regnas. De kvartalo al kvartalo, la kulturo ofte ŝanĝas: juda, jamajka, dominika, greka, hindia, rusa, salvadorana, ktp.

La riĉaj, la malriĉaj kaj la enmigrantoj loĝas en la urbo mem. La burĝaro, aliflanke, plejparte loĝas en la antaŭurboj de Long-Insulo?, Vestĉestro?, suda Konetikuto? kaj norda Nov-Ĵerzejo?. 13,5 milionoj loĝas en la antaŭurboj.


/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 11, 2002 12:46 am by lumiere.kvarteret.uib.no (diferencoj)
Serĉu: