[Hejmen]Rusio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Azio > Rusio < Eŭropo

respublikoj: Adigeio, Altaja Respubliko, Baŝkirio, Burjatio, Ĉeĉenio, Ĉuvaŝio, Dagestano, Ĥakasio, Inguŝio, Kabardio-Balkario, Kalmukio, Karaĉajio-Ĉerkesio, Karelio, Komiio, Mariio, Mordvio, Nord-Osetio, Saĥo, Tatarstano, Tuvio kaj Udmurtio

nerespublikaj regionoj: Altaja Regiono, Amur, Arkangelsk, Belgorod, Brjansk, Ĉemara Regiono, Ĉita, Ĉukotka, Irkutsk, Ivanovo, Jamalo-Nenecija, Jaroslavl, Jevenkija, Kabarovsk, Kaliningrado, Kalmikio, Kamĉatka, Kanti-Mansija, Kemerovo, Korjakija, Kostroma, Krasnodar, Kurgan, Kursk, Moskva Regiono, Perm-Komi, Tver, Vladimir, Vologda, Voroneĵ, Rjazan, Rostov, Sakalin, Samara, Saratov, Smolensk, Stavropol, Sverdlovsk, Tajmirija, Tjumen, Tomsk, Tver, Vladimir, Vologda, Voroneĵ

aŭtonomioj [Juda Aŭtonomio]?


Loko: 60 No, 1 00 Or (orienta Eŭropo kaj norda Azio)

Areo: 16.995.800 km²
semotauga: 8%

Loĝantaro: 146.001.176 (julio 2000, takso), % urbana: 78% (2000)
homoj po kv. km: 8,6 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 107,4 (2000)
kreskanta procento: -0,38% (2000, takso)
naskoj: 9,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 13,8 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +1,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
beboj mortintaj: 20,33 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1,25 infanoj naskita po virino
meza vivo longeco: 67,19 jaroj (61,96 viroj, 72,69 virinoj) (2000, takso)

Ĉefurbo: Moskvo

Etnoj: 81,5% rusa, 3,8% tartara, 3% ukrajna, 1,2% ĉuvaŝa, 0,9% baŝkira, 0,8% blankrusa, 0,7% moldava, 8,1% aliaj.
Religio: rusa ortodoksismo, islamo, aliaj
Lingvo: la rusa, aliaj (la tatara?, finna?, ĉuvaŝa?, baŝkira?, mordva?, ĉeĉena?, ĥakasa?, udmurta?, maria?, oseta?, kabarda?, komia?, burjata?, karaĉaja?-balkara, inguŝa?, jida?, tuva?, adigea?, samea).
alfabe ta: 98% (100% viroj, 97% virinoj)

Registaro?: parlamenta demokratio kun forta prezidento. Efektiva potenco estas en la manoj de la prezidento, la provincestroj kaj la "oligarkoj" (la riĉeguloj). "Oligarkio" laŭ okcidentaj ĵurnalistoj, "merdokratio" laŭ la rusa popolo.
sendependeco: la 24-an de aŭgusto 1991 de Sovetunio
organizoj: UNO (1945).
konstitucio: la 12-an de decembro 1993
korupteco?: 2,1 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)

Ekonomio?: 869 Gd (1998, takso)
po kapo: 5,95 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 3,2% (1999, takso)
inflacio?: 86% (1999, meza)
senokupa: 12,4% (1999) Valuto?: 1 rublo (R)

Historio:

Prahistorio

-5000

-4000

-3000

-2000

-1000

1 p.K.

En la jarcento V, slavoj? komencis enmigris el la okcidento. En la jarcento IX, skandinavianoj fondis la unuan rusan ŝtato?n, bazita sur la urboj Kievo? kaj Novgorodo?.

1000

En 1237, Rusio estis venkita de la mongoloj?, ankaŭ nomita la tataroj?. El ilia ĉefurbo, Sarai? sur la Volgo Rivero, ili regis Rusion dum du jarcentoj, sed neniam kaptis Novgorodon. Finfine, la rusaj nobeloj de Moskvo helpis restarigi rusan potencon kaj fine Rusio liberiĝis de mongola potenco en 1480.

1500

En 1547, [Ivano la Terura]? fariĝis la unua caro.

1600

1700

[Petro la Granda]? vastigis Rusion, precipe al la oriento, fondis Sanktan Petroburgon, kaj enkondukas Okcidentajn ideojn. En 1721 li fondis la rusan imperion.

1800

Ora epoko de cara Rusio kaj de rusa literaturo: Tolstojo?, Dostoevskio?, ktp, floras.

1900

En 1905, Rusio batalis Japanion por Manĉurio? kaj estas venkita. La malvenko kaj l a fiasko de la [Mondmilito I]? malfortigis la potencon de la caro?.

En 1917, la [Rusa Revolucio]? renversis la caron kaj, post mallonge daŭranta demokratio sub Lvovo? kaj Kerenskio?, stariĝis registaron komunistan, la un ua en la mondo, sub Lenino je la 7-a de novembro. Lenino aplikis la ideojn de Markso al Rusio. La rusa imperio? fariĝis la Sovetunio, de kiu Rusio estis la bazangulo.

Post la morto de Lenino en 1924, Stalino? superas kaj regis Sovetunion ĝis 1953. Lia rego estis tre kruela, mortigante milionojn da homoj, sed ĝi ankaŭ transformas Sovetunion en landon industrian kaj potencan, kiu povis venki eĉ Hitleron?.

En 1939, Sovetunio kaj Germanio interkonsentis dividi Pollandon kaj venkis tiun en aŭgusto.

En junio 1941, Germanio atakis Sovetunion. Ili militis 1941-45. La kriza batalo estis tiu de Stalingrado? (septembro 1942 ĝis februaro 1943). Post monatoj de batalado, Germanio malsukcesis kaj, dum la du sekvantajn jarojn, Sovetunio repuŝis Germanion kaj, en 1945, kaptis Berlinon. La milito inter Germanio kaj Sovetunio estis unu el la plej granda tera milito en historio. Britio kaj Usono helpis Sovetunion venki Germanio per ŝipo kaj per atako kontraŭ Germanio el la okcidento.

Kvankam Sovetunio kaj Usono estis amikoj dum la milito, poste, kiel la du plej potencaj nacioj sur la tero, malfideco kaj malamikeco kreskis inter la du nacioj. Dum la milito Usono inventis la atombombon (1945) kaj fariĝis grava danĝero al Sovetunio. Baldaŭ Sovetunio ankaŭ konstruas atombombon kaj tiel komencis la Fridmilito (1945-91), dum kiu la du landoj konkuris konstrui la plej potencan, avangardan militm aŝinon.

La plej timiga momento de la fridmilito okazis en la aŭtuno de 1962 kiam Usono eltrovis sovetajn raketojn en Kubo kaj la mondo staras ĉe la rando de la abismo. Kaj tiam depaŝis.

Parto de la armila konkuro inter Usono kaj Sovetunio est is la konkuro por la luno (1957-69). Sovetunio metis la unuan sateliton (1957) kaj la unuan homon en kosmo (Gargarino?), sed Usono metis la unuan homon sur la lunon (Armstrongo?, 1969).

Je la fino de la 1970-oj, la soveta ekonomio? kadukiĝadis kaj bezonis reformon.

Anstataŭ reformo, Breĵnevo? elektis militon: en 1979 li atakis Afganistano. Inter la montoj de Afganistano, la milito fariĝis malvenkebla kaj la malsano de Sovetunio nur graviĝis.

Fine en 1987, Gorbaĉevo? penis reformi kaj, en 1988 tiris la armeon el Afganistano.

Sed la reformo de Gorbaĉevo estis tro milda, tro malfrua. La Sovetunio estis tiel kaduka kaj malforta ke en 1989 la nacioj de Orienta Eŭropo frakasis sovetan potencon tie kaj sin liberigis. La respubliko?j en Sovetunio -- ekzemple, Litovio -- rigardas la agojn de Orienta Eŭropo kaj ankaŭ penis sin liberigi.

Ĉi tio finfine frakasis Sovetunion mem en 1991. Gorbaĉevo ab dikis kaj la respublikoj sendependiĝis. La plej granda el ĉi tiuj respublikoj estis Rusio. Jelcino?, kiu fariĝis la guberniestro de Rusio en junio 1991, fariĝis prezidento en decembro.

Depost la frakasiĝo, Rusio reformis sian eko nomion kapitalisme, vendante ŝtatajn firmaojn. Komence, Jelcino elektis reformistojn por ministroj, sed tra la jaroj pasintaj, dum kiam la kontraŭ-reformistoj ade venkis potencon en parlemento (eĉ la komunistoj!), la reformistoj ĉirkaŭ Jelcino si mile malaperadis.

En 1994, Jelcino sendis la armeon al Ĉeĉenio, eta monta lando je la rando de Rusio kiu penis sendependiĝi, sed la milito fiaskis kaj la armeo foriris en 1996.

Jelcino venkis en la voĉdonado por prezidento e n 1996. Sed dum 1996-2000, Jelcino malsaniĝis kaj la oligarkoj (riĉuloj kiuj profitis el la granda vendo de komunistaj firmaoj en la fruaj 1990-oj) efektive regis. La ŝtato fariĝis profunde korupta kaj krimema.

2000

En 1999 Jelcino nomis Putinon?, nerimarkinda eks-spiono de la KGB?, kiel sia sukcesinto. Putino facile venkis en la voxdonado por prezidento en 2000. Putino resendis la armeon al Ĉeĉenio por venki la ribelon. La armeo n e fiaskis, kiel en la unua milito kontraŭ Ĉeĉenio, sed la ribelo ankoraŭ restas en la montaro. Aldone, la bombatako de la Usono kontraŭ Jugoslavio (1999) kaj la tragedio de la submarŝipo Kursk ĉe la marfundo (2000), malkaŝis la malfortan kaj kadukan staton de la rusa militistaro.

En 2001, Rusio helpis kaj subtenis Usonon en ĝia milito kontraŭ la Taliboj? en Afganistano.

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 5, 2002 9:03 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: