[Hejmen]Angla Lingvo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa > Ĝermana > [okcidenta Ĝermana]? > Angla
nomo: English
parolantoj: 478 miliionoj (32% kiel fremda lingvo)
landoj: Britio kaj Usono kaj la landoj unufoje sub ilia regado Niĝerio, Filipinoj, Barato, Kanado, Aŭstralio, ktp.
origino: Britio en la 4-a jarcento, de la antikva ĝermana. Lingvo hindeŭropa.
skribo: latina
specimeno: la Patro Nia: (Aŭdigu sondosieron: [okcidentusona akcxento])

Our Father who art in heaven,
Hallowed be thy name.
Thy kingdom come.
Thy will be done in earth, as it is in heaven.
Give us this day our daily bread.
And forgive us our trespasses, as we forgive those who tresspass against us.
And lead us not into temptation, but deliver us from evil.

La tri epokoj de la angla:

La angla lingvo, lingvo kiu evoluis el la antikva ĝermana de Britio kaj estis disvastigita tra la mondon dum la pasintaj 500 jaroj per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la [Brita Imperio]? kaj sia ido, Usono. Ĝi estas parolata de 478 milionoj (31,6% kiel dua lingvo), precipe en Britio kaj landoj de sia malnova imperio?: Usono, Niĝerio, Barato, Pakistano, Bangladeŝo, Kanado, Aŭstralio, Malajzio, Tanzanio, Sud-Afriko, ktp. Ĝi ankaŭ estas parolata en landoj unufoje sub usona influo, ekzemple, Filipinoj kaj Liberio. Ĝi estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca, ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj. La angla estas la plej populara dualingvo en la mondo, havante 152 milionojn da dualingvanoj.

La angla estis unu el la ĉefaj fontoj el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: tablo, birdo, ŝipo, blua, ofta, ktp.

La angla estas facile lerni ĉar ĝi havas malmulte de gramatikaj finaĵoj sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lerni ĉar la ortografio estas fuŝita kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj?. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj.

Nur la ĉina kaj la hindurda? havas pli da parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: 4 kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionoj da parolantoj, en 3 aliaj kontinentoj (Aŭstralio, Antarkto, Nordameriko), la angla estas la ĉefa lingvo, kaj nur 1 kontinento, Sudameriko, kiu, aparte de Gujano?, restas ankoraŭ ĉasta.

La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko? kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 11 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj.

Laŭ la Encyclopedia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavas pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:

  1. 223,9 Usono
  2. 60,0 Niĝerio
  3. 53,3 Britio
  4. 32,0 Filipinoj
  5. 21,0 Barato
  6. 16,0 Kanado
  7. 14,8 Aŭstralio
  8. 5,5 Malajzio
  9. 3,7 Tanzanio
  10. 3,5 Sud-Afriko
  11. 3,3 Irlando
  12. 3,2 Nov-Zelando
  13. 2,7 Liberio
  14. 2,3 Jamajko?
  15. 1,2 [Trinidado kaj Tobago]?
  16. 1,0 Singapuro?

Notu bone ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.

Famaj aŭtoroj de la angla

Chaucer - Ŝekspiro - Milton? - Blake - Mark TWAIN - Joyce - Orwell - Tolkien

Eksteraj ligiloj

Pluraj vortaroj en la [katalogo DMOZ]


/Priparolu?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 17, 2002 6:55 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: