[Hejmen]Pollando

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Eŭropo > Pollando

Pollando - Polska

Lando en Orienta Eŭropo.

Pollando estas lando en la mezo de Eŭropo; ĝi havas areon de 312.685 km2, kaj loĝantaron de 39.633.912 (en 2001). Norde de Pollando estas la Baltmaro, Rusio (regiono de Kaliningrado), kaj Litovio; oriente estas Belarusio kaj Ukrajno; sude estas Slovakio kaj Ĉeĥio; kaj okcidente estas Germanio.

Polska, la nomo de la lando en la pola, signifas "kampo" aŭ "maldensejo." En la norda parto de Pollando estas malaltejoj kaj lagoj; en la meza parto estas grandaj ebenaxoj kaj malprofundaj riveraj valoj; kaj en la suda estas altejoj kaj montaroj.

La poloj estas okcidenta slava populo. Post la jaro 200, ili konstruis urbetojn en la nuntempa Pollando. En 966, Princo Mieszko? faris polan ĉefurbon ĉe Gniezno, apud Poznano?. En 1025, [Boleslaus I]?, filo de Mieszko, agnoskis la Katolikismon kiel la ŝtato religio, kaj li adoptis la latinan alfabeton por la [pola lingvo]?. Koperniko, granda astronomo, naskiĝis en Toruno (Thorn) en 1473. En la jaro 1683, Jan Sobieski? venkis la turkan armeon ĉe Vieno, Aŭstrio.

De 1795 ĝis 1918, la tuta Pollando dividiĝis inter Prusio?, Aŭstrio, kaj Rusio. Sed malgraŭ tio, la poloj provis konservi sian nacian lingvon. En 1859 en Bjalistoko? naskiĝis Ludwik Zamenhof. Li inventis la interlingvon Esperanto, por parte eviti lingvajn konfliktojn, kaj en 1887, li aldonis la unuajn librojn pri la lingvo. Je la 11a de novembro, 1918, Pollando denove sendependiĝis.

La ĉefurbo de Pollando estas Varsovio? (2.269.000) ĉe la Rivero Vistulo?. Aliaj urboj estas Katowice? (344.100), Lodz? (1.055.000), Krakovo? (857,000), kaj Dancigo? (364.000)


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 5, 2002 9:01 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: