[Hejmen]Masaĉuseco

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Massachusetts estas ŝtato? de Usono, parto de la regiono Nov-Anglio?. Masaĉuseco estis unu el la [13 pra-usonaj kolonioj]? kiuj ribelis kontraŭ la brita rego en la [Usona Revolucio]?. Masaĉuseco estis la 6a ŝtato enirante la Unio, la 6an de februaro 1788. Bostono estas la ĉefurbo, ekde la fondiĝo de la kolonio en 1630.

Demografio Ĉiuj nombroj el la [censo 2000]

Loĝantaro: 6,349,097
Blankuloj: 84.5%
Nigruloj: 5.4%
Azidevenuloj: 3.8%
Indianoj kaj Alaskaj Indiĝenoj: 0.2%
Aliaj rasoj: 3.8%
Du aŭ pli rasoj: 3.7%

Urboj

Ĉefurboj kaj loĝantaroj:

  1. Bostono: 589,141
  2. Worcester?: 172,648
  3. Springfield?: 152,082
  4. Lowell?: 105,167
  5. Cambridge: 101,355

Registaro

Ses konstituciaj funkciuloj elektitaj por kvar jaroj: Ŝtatestro, Vic-ŝtatestro, Sekritario de la Regno, Prokuroro, Trezoristo kaj Sindiko Ĝenerala, Revizoro

Parlamento: Senato: 40 membroj elektitaj ĉiun duan jaron. Cambro de Reprezentantoj: 160 membroj elektitaj ĉiun duan jaron.

Ĉefa Kortumo: Supera Juĝa Kortumo: Ĉefa Juĝisto kaj kvin Adjunktaj Juĝistoj. Ĉiuj asignitaj de la ŝtatestro.

Historio

Kun sendependeco venis postmilitaj problemoj de registara, socia, kaj ekonomia progreso sen, por la unua fojo, la gvidado de la brita parlamento. Post kelkaj jaroj da malakordo sub malkontentiga Ekzekutiva Konsilio, kiu ne reprezentis la homojn, Konstitucia Kongreso verkis konstitucion (plejparte el la laboro de [John ADAMS]?) kaj la homoj ratifikis ĝin la 15an de juno 1780?. La ideo de [Konstitucia Kongreso]? originis de Masaĉuseco, kiu insistis ke estu aparte ratifikita de la homoj ĉiu originala artikolo de la konstitucio kaj ĉiu posta amendo. La Konstitucio de Masaĉuseco estas la plej aĝa ankoraŭ valida konstitucio en la mondo.

La TTT-ejo de Masaĉuseco en la angla http://www.state.ma.us

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 18, 2002 1:29 pm by Jacob SCHWARTZ (diferencoj)
Serĉu: