[Hejmen]Afganistano

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Azio > Afganistano

Afganistano - Afghanestan

Lando en la sudo de Centra Azio.

Afganistano estas lando monta kaj seka inter Pakistano kaj Irano en centra Azio. Sed ekde [Aleksandro la Granda]?, ĝi estas lando dezirata pro ĝia strategia loko inter Barato, Ĉinio, Rusio kaj la [Araba Duoninsulo]?. Aleksandro, islamo, la mongoloj? kaj Tamerlano? konkeris ĝin, sed Britio kaj Rusio fiaskis en la afero. Kaj nun Usono batalas tie.

Afganistano unufoje floris sub civilizo persa kaj prosperis kiam la interkomerco de Ĉinio, Barato kaj Arabio? fluis tra la lando. Sed post 1700 la markomerco de Nederlando kaj poste de Britio forlogis la komercon.

La afganoj ne estas gento sed konsistas el paŝtuoj?, kuzoj de la persoj, en la sudo, la hazaroj? en la centro kaj, en la nordo, la uzbekoj? kaj taĝikoj?, kiuj estas turkaj. La lando ne estas unuigita de lingvo aŭ sango, sed de religio (islamo), siaj malamikoj kaj la ŝirmejo de la altaj montoj.

Afganistano fariĝis sendependa regno en 1747. La reĝo de Afganistano falis en 1973 kaj, post mallonga respubliko (1973-78), la lando estis regita de komunista marioneto de la Sovetunio. En 1979, la Sovetunio sendis la armeon por subteni lin kaj tie batalis vane ĝis 1989 kontraŭ lokaj armeoj, kiuj estas subtenitaj de Pakistano per la mono kaj armiloj el Usono. Enlanda milito sekvis la militon kontraŭ la Sovetunio ĝis 1992, kiam la [Norda Alianco]? unuigis la landon, sed regis korupte kaj malforte.

En 1996 la Taliboj? venkis la Aliancon, forpuŝinte ĝin al la nordo, kaj regis honeste sed severe, enkondukite severan interpreton de islamo. Grava subteno de la nova reĝimo estis Osama Bin-Laden kaj lia araba legio.

En 2001, post atako de Bin-Laden kontraŭ Usono, la Norda Alianco, nun ribeloj de la nordo, ricevis la helpon de la aviadiloj kaj bomboj de Usono. La Alianco facile venkis la Talibojn. Nova provizora registaro estis starigita sub [Hamid KARZAI]?.

...

Osama Bin-Laden uzis Afganistanon kiel bazo de sia terorista organizo. Usono nun serĉas por li inter la multaj kavernoj kaj montoj de la lando.


/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 12, 2002 9:28 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: