[Hejmen]Hispanio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio


Hispanio - España

Hispanio estas sudokcidenta eŭropa lando, kiu kune kun Portugalio dividas inter si la [Iberia duoninsulo]?. La origina latina nomo "Hispania" signifas "kunikla lando"; en la moderna hispana lingvo ĝi nomiĝas "España" (pron. espanja).


Historio

(fruaj jarcentoj aK): La [Romia Imperio]? venkas Hispanion, kiu fariĝas provinco de la imperio. Iom post iom, la indiĝenaj lingvoj de la regiono, escepte de la eŭska, anstataŭiĝas per la vulgara latina lingvo kaj malaperas. La lokaj dialektoj de la vulgara latino poste fariĝas la latinidaj lingvoj hispana, portugala, galica, kataluna, ktp.

409-419: Dum la malfortiĝo de la okcidenta romia imperio, Hispanion venkas la Gotoj?, kies ĝermana lingvo, la gota lingvo, iom influas la naskiĝantan hispanan. Ili regas tri jarcentojn, ĝis la alveno de la araboj...

711: La araba imperio venkas Hispanion, kiun ili nomis al-Andalus. Malgrandaj kristanaj reĝlando restas en la nordo.

900-oj?: Hispanio sendependiĝas de la tiama kaduka araba imperio. Alta araba kulturo floras en Kordovo?.

1236: Kristanoj rekonkeras Kordovon

1248: Kristanoj rekonkeras Sevilon?.

1492: La reĝo sendas ekspedicion trovi okcidende marvojon al Barato por eviti la nederlandan monopolion je komerco tra la ĉirkaŭ-afrika vojo. La itala navigiisto, [Kristofo Kolombo]?, neniam atingas Baraton sed anstataŭe eltrovas Amerikon.

1494: La [Traktado de Tordesilla]?: La papo? dividas la ekster-eŭropan mondon inter Hispanio kaj Portugalio: okcidente al Hispanio, oriente al Portugalio. Portugalio akiris la nunan Brazilon sed ricevis la malpli favoran gajnon, ĉar la tiame nekonata landamaso de Norda Ameriko troviĝas tute en la hispana terpecaro.

....

Jardekoj 1800-aj: Post la malvenko de Napoleono?, la amerikaj kolonioj de Hispanio komencas revolucii kaj sendependiĝi.

1898: Post eksplodo de la usona militŝipo USS Maine en la haveno de Havano?, Kubo (tiame hispana kolonio), Usono ekmilitas kontraŭ Hispanio kaj forprenas ĝiajn koloniojn Kubo kaj Puerto-Riko? en la Karibeo kaj Gvamo? kaj Filipinoj en la Pacifiko.

1936-1939: Civilmilito. La faŝistoj venkas la respublikanojn.

1939-1975: Faŝista diktatoro [Francisco FRANCO]? regas Hispanion.

1975-: Post la morto de Franco, reĝo [Juan Carlos I]? fariĝas la nova ŝtatestro, kaj gvidas Hispanion al demokratio.

/Priparolu?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 10, 2002 4:16 am by Scott REDD (diferencoj)
Serĉu: