[Hejmen]Ameriko

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Kontinentoj > Ameriko
Ameriko estas la tero en la hermisfero okcidenta. Ĝia nomo devenas de la itala mapisto [Amerigo VESPUCCI]?. Oni povas dividi ĝin en tri partoj: Nordameriko, Mezameriko? kaj la Antiloj?, kaj Sudameriko.

Nordameriko havas areon de 23.477.000 km2. Ĝi havas tri sendependajn landojn:

(Groenlando ankaŭ estas en Nordameriko.)

Mezameriko? kaj la Antiloj? (aŭ la Karibea Insularo) havas areon de 758.000 km2. Ĝi havas dudek sendependajn landojn:

  • Antigvo-Barbudo?
  • Bahamoj?
  • Barbado?
  • Belizo?
  • Dominikio
  • Dominiko?
  • Grenado?
  • Gvatemalo
  • Haitio
  • Honduraso?
  • Jamajko?
  • Kosta-Riko?
  • Kubo
  • Nikaragvo
  • Panamio?
  • Puerto-Riko? (ŝtato libera asociiĝinta kun Usono)
  • Salvadoro
  • [San-Kitso kaj Neviso]?
  • [Sankta Lucia]?
  • [Sankta Vicento kaj Grenadinoj]?
  • [Trinidado kaj Tobago]?

Sudameriko havas areon de 17.809.000 km2. Ĝi havas dek du sendependajn landojn:

[Pligrandigu mapon de Nordameriko]

[Pligrandigu mapon de Sudameriko]

En Nordameriko, homoj lernas ke Ameriko havas du kontinentojn: Sudameriko kaj Nordameriko, sed en Sudameriko, homoj lernas ke Ameriko estas nur unu kontinento. Oni ankaŭ dividas Amerikon en du partojn: Nordameriko kaj Latin-Ameriko, aŭ eĉ en tri partojn: Nordameriko, Hispan-Ameriko kaj Luzitan-Ameriko.

Usonanoj nomas sian landon, "Ameriko", dum ili nomas Amerikon "La Amerikoj".

Usonanoj nomas sin "amerikanoj", sed hispanamerikanoj nomas ilin (kune kun la kanadanoj) "nordamerikanoj".

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 3, 2002 1:21 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: