[Hejmen]Bostono

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Bostono (angle: Boston [basten]) estas la ĉefurbo de la ŝato Masaĉuseco en la lando Usono.

En 2000, la urbo (strikte laŭ la urbolimo) enhavis 589.141 loĝantojn, farante ĝin la 20a plej granda urbo en Usono. La metropola regiono enhavas, depende de la elekto de la regiona limo, inter 3 kaj 5,8 miliono da loĝantoj.

La unua loĝanto de Bostono, pastro William Blaxton, loĝis sole en la loko de la nuna najbarejo Beacon Hill dum 5 jaroj antaŭ la setlantoj alvenis en 1622?. Nun en tiu najbarejo loĝas 10.000 homoj.

Dum la lastaj 350 jaroj, Bostono kreskiĝis -- verdire! La centra termaso pli ol trobliĝis dum la jarcentoj, sed ne nur pro la aneksado de apudaj urbetoj. La kreskado de Bostono rezultis de genia terpleniga projekto kiu kreis el la akvo la najbaron Back Bay, parto de la Financa Distrikto, kaj la bela havenkvartalo.

Apudaj urboj de Bostono inkluzivas Cambridge kaj Somerville.

Inter la ĝemelaj urboj de Bostono estas Barcelono?, Hispanio; Hangzhou?, Ĉinio; Kioto?, Japanio; Melburno?, Aŭstralio; Padua?, Italio; Strasburgo, Francio; Tajpeo?, Tajvano.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 18, 2002 10:12 am by Jacob SCHWARTZ (diferencoj)
Serĉu: