[Hejmen]Greka Lingvo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Hodiaŭ, preskaŭ 10.000.000 da homoj parolas la grekan lingvoj en Grekio, sed en la tuta mondo estas proksimume 12.000.000 da grekoparolantoj. La moderna greka havas du formojn, la demotikan, kaj la katarevousan. [La demotika]? estas la parolata forma de la greka. [La katarevousa]? estas la lingvo de sciencaj libroj kaj de la dokumentoj.

La greka lingvo havas longan historion. La hindoeŭropanoj invadis la grekan duoninsulon kaj la grekajn insulojn inter 2000 kaj 1500 a. K. Pro izolismo, evoluis diversaj grekaj dialektoj; la ionia, la eolia, la arkadia, la cipra, la dorika. La atika de Ateno? estis formo de la ionia dialekto, kaj fariĝis la norma de la klasika greka lingvo. La antikva greka havas multajn afiksojn, fleksiojn, kaj verbajn formojn.

La greka de la [Nova Testamento]? kaj de la [Malnova Testamento]? (la Septuaginto) estas la koine dialektos, aŭ "komuna dialekto" greke. Aleksandro la Granda (356-323 a.K.) disvastigis la kojnean dialekton en multajn landojn de Azio, speciale en la landa, kiu hodiaŭ estas Turkio, en Afriko, kaj en Eŭropo. Dum jarmilo, la greko estis grava interlingvo en la mondo.

Inter 1000 kaj 800 a.K., la grekoj adaptis la alfabeton de [la fenicoj]? al sia lingvo. Eble parte por tio, la greka lingvo konservis sian bazan unuecon dum 3000 jaroj.

Eksteraj ligiloj

Vortaro [Esperanto-Greka]


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 16, 2002 3:16 am by Chuck SMITH (diferencoj)
Serĉu: