[Hejmen]Franca Lingvo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Franca Lingvo

 Nomo.......... Français [franse] ~ La franca lingvo
 Parolantoj.... 125 milionoj (42% kiel fremda lingvo)
 Landoj........ Francio kaj la landoj de ĝia eksimperio?: Kanado, Alĝerio, Haitio, 
                Eburbordo?, Belgio, Zairio, ktp.
 Origino....... Vulgara latina de Francio (precipe de Parizo), ĉ. 950 p.K.
 Skribo........ Latina

 Specimeno : la Patro Nia.

Notre Père qui es aux cieux !
Que ton nom soit sanctifié ;
Que ton règne vienne ;
Que ta volonté soit faite
Sur la terre comme au ciel.
Donne-nous aujourd'hui notre pain quotidien ;
Pardonne-nous nos offenses,
Comme nous pardonnons aussi à ceux qui nous ont offensés ;
Ne nous induis pas en tentation,
Mais délivre-nous du mal.


La franca lingvo estas latinida lingvo parolata de 125 milionoj (41,6% kiel dua lingvo), precipe en Francio, Belgio, Svislando, Kanado, Haitio, Okcidenta Afriko kaj Polinezio. Ĝi estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. La franca estas la plej disvastigita lingvo en la mondo kaj, kun la angla lingvo, ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj.

La franca estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: ĉe (chez), oni (on), dimanĉo (dimanche), ĉevalo (cheval), manĝi (manger), fermi (fermer), frapi (frapper)...

Laŭ la Encyclopedia Britannica, almenaŭ ĉi tiuj nacioj enhavas pli ol unu milionon da francalingvanoj en 1990:

  1. 52,8 - Francio
  2. 6,4 - Kanado
  3. 5,1 - Alĝerio
  4. 5,1 - Haitio
  5. 4,4 - Eburbordo?
  6. 3,3 - Belgio
  7. 2,6 - Zairo?
  8. 2,1 - Tunizio?
  9. 1,9 - Usono
  10. 1,8 - Kameruno
  11. 1,2 - Madagaskaro
  12. 1,2 - Niĝero?
  13. 1,2 - Svislando

Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame. Ekzemple, la cifero por Usono enhavas nur tiuj, kiuj parolas france hejme, sed ne tiuj, kiuj lernis kaj bone regas la lingvon ekster la hejmo - ekzemple, en infaneco, en lernejo, ktp. (la franca estas unu el la ĉefaj lingvoj instruita en usonaj lernejoj). Malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn de lingvoj neoficialaj.

Historio :

- 100.
La franca devenas rekte de la vulgara latina parolita en Gaŭlio (la antikva Francio) en la jarcento I a.K. post la venko de Cezaro. La vulgara latina ne estis la klasika latina de Cezaro kaj Cicerono?, sed la latina efektive parolata de la vulgaruloj de la Imperio?, la latina de la Vulgato. Eĉ en la tagoj de la Imperio, la vulgara latina enhavis latinidajn ecojn.

500.
Dum 500-1000, post la disfalo de Romio, la latina de Francio, pliparte izolita de la latina de Hispanio kaj Italio, fariĝis iom post iom nova lingvo: la franca mem.

1000.
En 1066, francalingvanoj atakis kaj regis Brition, profunde influonte la disvolviĝon de la angla, kiu eĉ hodiaŭ enhavas multe de francaj vortoj. En la jarcento XII, la provenca - la franca de la sudo - floris inter la trobadoroj. Eĉ en la tiama Italio, la franca estis la komuna lingvo inter komercistoj.

1500.
Dum 1200-1900, la nacia registaro en Parizo disvastigis sian dialekton tra la tuta lando: la francilia franca fariĝas la oficiala lingvo en Francio.

Jarcentoj XVIII ĝis XIX.
La franca estis la internacia lingvo de kulturo? kaj diplomatio en la Okcidento. Pro tio, Marie CURIE, ekzemple, plenaĝiĝis en Pollando sed, kiel plenaĝulo kaj sciencisto, loĝis kaj laboris en Francio. Tio ankoraŭ okazas eĉ hodiaŭ, sed estas pli ofte per la angla.

Jarcentoj XIX kaj XX.
La franca estis disvastigita tra la mondo per la franca imperio, precipe al Afriko, Vjetnamo kaj Polinezio. Sed la imperio disfalis post 1945, kaj kun tio la potenco de la franca kiel monda lingvo. La imperio de Britio ankaŭ disfalis post la milito, sed la angla estis subtenita de la leviĝo de Usono kiel monda potenco. Aliflanke, la kultura ligilo de Francio kun la nacioj de sia pasinta imperio estas ĝenerale pli forta ol la sama de Britio.


/Priparolu? pri Franca Lingvo.

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 6, 2002 11:20 pm by Xavy (diferencoj)
Serĉu: