[Hejmen]Geografio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio (geo ? "tero", graphos ? "priskribo") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.

Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. La grava objekto de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.

La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio


Geografiaj objektoj

Akvofaloj - Arbaroj? - Deltoj - Dezertoj - Duoninsuloj - Ebenaĵoj? - Fluoj - Glaciaroj? - Golfoj - Grotoj - Insuloj - Kanaloj - Kontinentoj - Lagoj - Landoj - Markoloj - Maroj - Montoj - Nacioj - Oceanoj - Regionoj - Riveroj - Urboj - Valoj? - Vulkanoj -

Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj


Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome:

Branĉoj de Geografio:

Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:


Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a.

[Geografiaj Malkovroj]?
Strabono? - Taleso? - Anaksimandro? - Kolumbo? - Magelano? - [Marko Polo]?


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 15, 2002 5:13 am by Chuck SMITH (diferencoj)
Serĉu: