[Hejmen]Meksikio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Meksikio

Loko: 23 No, 102 Ok (suda Nordameriko)

Areo: 1.923.040 km²
semotaŭga: 12%

Loĝantaro: 100.349.766 (2000, takso), % urbana: 74% (2000)
homoj po kv. km: 52,2 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 434,9 (2000)
kreskanta procento: 1,53% (2000, takso)
naskoj: 23,15 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 5,05 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -2,84 po 1000 homoj (2000, takso)
beboj mortintaj: 26,19 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,67 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 71,49 jaroj (68,47 viroj, 74,66 virinoj) (2000, takso)

Ĉefurbo: Meksikurbo
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000 (takso):

Etnoj: 60% mestiza (miksitoj de eŭropana kaj amerikana sango), 30% amerikana, 9% eŭropana, 1% aliaj
Religio: 95% kristanismo (89% katolikismo, 6% protestantismo) 5% aliaj
Lingvo: la hispana, la nahua?, dialektoj de la majaa?
alfabeta: 89,6% (91,6% viroj, 87,6% virinoj) (1995 takso)

Registaro?: duonpura demokratio
sendependeco: la 16-an de septembro 1810 de Hispanio
organizoj: UNO (1945)
konstitucio: la 5-an de februaro 1917
korupteco?: 3,3 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)

Ekonomio?: 198 Gd (1998, takso)
po kapo: 1,97 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 3,7% (1999, takso)
inflacio?: 15% (1999)
senokupa: 2,5% en urboj (1998, takso)
registara buĝeto: 41,06 Gd (1994, takso)

Valuto?: 1 peso (Mex$)

Historio:

La historio de Meksikio estas la historio de ses civilizo?j:

  1. la olmeka? (-1200? - 200?)
  2. la majaa? (-1200? - 1400?)
  3. Teotihuakano (-900? - 1400?)
  4. la tolteka? (950? - 1300?)
  5. la azteka (1325 - 1521)
  6. la hispana (1521 -)

Prahistorio

-5000

-4000

-3000

-2000

-1000

La olmekoj? floris kaj fondis civilizon en Meksikio.

1 p.K.

La Klasika Epoko (300-900) de meksikana historio, dum kiu floris la majaoj? kaj la urbo Teotihuakano, kiuj disvolvis la olmekan civilizon de Meksikio kaj donis al ĝi ĝian klasikan formon. Epokoj postaj estos konservema, ne kreiva.

700: Teotihuakano pereis en fajro kaj disfalis.

900-1250: la toltekoj? floris kaj daŭrigis la civilizon de Teotihuakano.

1000

Urbo en lago: Dum la jarcentoj XIV kaj XV la aztekoj estis la precipa potenco en Meksikio, venkinte la zapotekojn kaj la toltekojn. Ili parolis la nahuan. La ĉefurbo estis Tenoĉtitlano (la nuna Meksikurbo), urbo kiu staris sur insulo en la mezo de lago, urbo de kanaloj, de floroj kaj militistoj. La nomo "Meksikio" devenas de azteka nomo por la urbo: Metztliapan, "Inter la akvoj kaj la luno". Aleksandro? Humbolto nomis la urbon, "La Urbo de la Palacoj".

La aztekoj oferis la batantajn korojn de virgulinoj al la serpenta dio Kvetzalkoatlo?, kiun ili servis ekde -500. Ili nutris la dion Hŭicilopoĉtlion?, la Sunon, la militan dion, kun la koroj de viroj kaptitaj en milito.

1500

La sonĝo de princino: En 1509 la azteka princino, Papantzina?, sonĝis pri la alveno de ŝipoj kun nigraj krucoj sur la veloj. En la sonĝo, anĝelo, kun la sama nigra kruco sur la frunto, diris, ke la ŝipoj konkeros ŝian landon, sed ankaŭ portas la scion pri la unusola, vera Dio. Ŝia sonĝo fariĝis la historio de Meksikio dum la jarcento XVI, la hispanoj alveninte je 1519 en tiaj ŝipoj, portinte la glavon kaj la krucon, venkinte la aztekojn je 1521.

En Meksikio, la hispanoj trovis civilizon havintan 3000 jarojn kaj 10 milionojn da homoj. Kvankam la aztekoj ne havis ĉevalojn, nek pafilojn, nek eĉ la radon, ilia kalendaro estis pli preciza ol la eŭropana kaj ilia civilizo pli antikva. La hispanoj ne povis simple forviŝi la aztekojn, aŭ eĉ sklavigi ilin: anstataŭ ili anstataŭis la hispanan reĝon por la azteka, kaj, post tempo, ankaŭ la hispanan lingvon kaj fidon. La arĝento de Meksikio foriris al Hispanio kaj la antikvaj libroj de Meksikio estis forbrulitaj. Kvankam la hispanoj nomis la landon Nova Hispanio, ili ne kunportis siajn virinojn, tial Meksikio fariĝis miksaĵo de la azteka kaj la hispana en sango kaj en spirito. Kaj la antikvaj dioj ne simple malaperis, sed parte travivis en la kulto de kristanaj sanktuloj.

Dume en Hispanio, oni disputis ĉu la aztekoj posedas animojn. La komercistoj, kiu deziris la arĝenton de Meksikio, diris "ne", sed la Eklezio, kiu deziris la animojn de Meksikio, diris "jes".

1531: En lando kie virgulinoj estis oferdonita al serpenta dio, aperis la Virgulino, Sankta Maria, al la azteko Juan Diego ĉe Gvadalupo? je 1531. Tio helpis disvastigis la kristana fidon tra la landon. Denove la Virgulino venkis la serpenton.

1600

1700

1800

1810: Meksikio fariĝis federala respubliko, sendependa el Hispanio.

1835: Usonaj koloniistoj en la ŝtato Teksaso? rebelis kontraŭ la meksikia registraro kaj starigis la Teksasan Respublikon. Nek Meksikio nek Usono agnoskis ĉi tiun sendependan ŝtaton.

1846-1848: Post milito inter la du najbaroj, Usono venkis Meksikion kaj aneksis Teksason?. La venkinto ankaŭ forprenis multe de la norda parto de la lando, la nunaj usonaj ŝtatoj Kalifornio, Nevado?, Utaho?, Arizono?, Kolorado?, kaj Nov-Meksiko?.

1864-1867: Mallonga regno de imperiestro Maximilian?, instalita de [Napoleono III]? de Francio kaj lokaj konservativuloj por malfari liberalajn reformojn. La respublika registaro ekzekutis lin post Napoleono retiris sian subtenon por meksika monarĥio.

1900

2000

[Vicente FOX]? farigixis la unua elektita registo ekde 1929 ne de la PRI (Partio Revolucia Institucia).

/Priparolu?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 3, 2002 11:03 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: