[Hejmen]Kalifornio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Kalifornio

Kalifornio (California) estas la plej enloĝata ŝtato de Usono, kun proksimume 34 milionoj da homoj kaj terareo de 404.815 km2. Ĝin limas okcidente la Pacifiko?, norde Oregono?, oriente Nevado? kaj Arizono?, kaj sude Meksikio.

Hispanaj esploristoj de na 16a jarcento nomis ĉi tiun regionon de centra pacifikborda Nordameriko "California" laŭ paradiza lando en tiama hispana romano, sed ili ne koloniigis la tutan landon ĝis la malfrua 18a jarcento. Ĉi tiu kolonia Kalifornio dividiĝis inter du regionoj, poste Meksikiaj ŝtatoj: norda Alta Kalifornio kaj suda [Baĥa (Malalta) Kalifornio]?.

Usono forprenis Altan Kalifornion de Meksikio dum milito inter la du najbaraj landoj de 1846-1848 por ĝia fekunda Centra Valo kaj la Pacifika haveno de Sanfrancisko?. Kalifornio fariĝis la 31a usona ŝtato en 1850, du jaroj post la malkovro de oro? tie. Pro tio lasta, ĝi akiris la ĉjo-nomon "La Ora Ŝtato".

[Baĥa Kalifornio]? restas parto de Meksikio.

La nuna Kalifornio mondfamas kiel centro de la usonaj kinoindustrio en la suda urbego Los-Anĝeleso kaj komputikindustrio en la norda urbego Sanfrancisko?.

Nombroj

Loĝantaro: 33.871.648 (laŭ nombrado en 2000)
Etnoj: eŭropanoj (59,5%), azianoj kaj pacifikanoj (11,2%), afrikanoj (6,7%), amerikanoj (1,0%), aliaj (16,8%). Miksitaj (4,7%)
Lingvoj: angla, hispana, kaj multaj aliaj
Ĉefurbo: Sakramento
Urbegoj: Los-Anĝeleso, Sanfrancisko?, San-Diego?

Pedegogio

Universitatoj:


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 23, 2002 3:49 pm by Brion VIBBER (diferencoj)
Serĉu: