[Hejmen]Vaŝingtono

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Vaŝingtono, kiu havas 572.059 loĝantojn laŭ la censo de 2000, kaj areon de 177 km2, estas la ĉefurbo de Usono. Vaŝingtono situas en D.K. - la Distrikto de Kolumbio- inter la ŝtatoj de Virginio? kaj Marilando? ĉe la [Potomako Rivero]?. La Distrikto de Kolumbio enhavas nur la urbon de Vaŝington, sed D.K. ne estas unu de la 50 ŝtatoj de Usono.

Vaŝingtono estas grava urbo por la federala kaj internacia regado. Oni trovas la tri branĉojn de la Usona registaro tie:

1. La ekzekutiva branĉo- La familio de la prezidento de Usono loĝas en la White House [(Blanka Domo)]?, ĉe Avenua Pensilvanio 1600, kaj tie la prezidento akceptas regnestrojn de la tuta mondo. La loĝejo de la prezidento havas 132 ĉambrojn.

2. La leĝdona branĉo- La granda kupolo de la [Usona Kapitolo]? staras 55 metroj sur altaĵeto en Vaŝingtono. En tiu Kapitolo kunvenas la 100 membroj de la [Usona Senato]? kaj la 435 membroj de la [Ĉambro de Reprezentantoj]?.

3. La juĝista branĉo- Ankaŭ la konstruaĵo de la Ĉefkortumo? estas en la urbo de Vaŝingtono.

La [Biblioteko de Kongreso]? en Vaŝingtono estas la plej granda biblioteko en Usono. La [Instituto Smithsoniana]? estas mundrenoma muzeo, kaj ankaŭ la usona monfarejo estas en la ĉefurbo.

Estas multaj monumentoj en Vaŝingtono. La [Vaŝingtona monumento]? estas alta obelisko de 170 metroj. Oni povas supreniri la obelisko per lifto, aŭ supreniri la 898 ŝtupojn per piedoj. Granda statuo de Lincoln? estas en la monumenta konstruaĵo de Lincoln. Kaj oni povas vidi la monumenta konstruaĵo de Jefferson? apud la tajda baseno.

La nomo de la urbo deriviĝas de [Georgo Vaŝington]?, la unua prezidento de la nacio. Oni devis trovi lokon por la nova ĉefurbo. Vaŝington, kiu havis sian domon en la apud [Monto Vernon]?, proponis la ejon je 1791. La franco [Pierre Charles L'Enfant]? kaj la usonanoj [Andrew Ellicott]? kaj [Benjamin Banneker]? desegnis la novan ĉefurbon.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 10, 2002 3:54 am by Scott REDD (diferencoj)
Serĉu: