[Hejmen]Japana Lingvo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Lingvo > Lingvaj Familioj > [Altaja lingvaro]? > Japana
nomo: Nihongo (japanskribe: 日本語)
parolantoj: 126 milionoj (1999 [Monda Almanako]?)
landoj: Japanio, iomete en landoj de ĝia eksi mperio, kaj tie, kie estas japanaj komunumoj.
origino: nekonata
skribo: Miksaĵo de la [Ĉina skribo]? kun du ĉin-derivitaj silabaroj
specimeno: La Patro Nia:

Ten ni imasu watashitachi no chichi yo
O-na ga agameraremasu yoo ni
O-kuni ga kimasu yoo ni
Mikokoro ga ten de okonawareru yoo ni
Chi de mo okonawaremasu yoo ni
Watashitachi no higoto no kate o
kyoo mo o-atae kudasai
Watashitachi no oime o o-yurushi kudasai
Watashitachi mo watashitachi ni
oime no aru hitotachi o yurushimashita
Watashitachi o kokoromi ni awasenaide,
aku kara o-sukui kudasai
Kuni to chikara to sakae wa tokoshie ni
anata no mono da kara desu
Aamen.

La japana lingvo estas la nacia lingvo de Japanio. Ĝia karaktero montras simplan fo nologion, tre malsimplan esprimaron pri respekto kaj mildeco, kaj vortordon SOV? kun postpozecioj.

Parencoj kaj Origino

Oni klasas la japanan izolato, lingvo sen klare montreblaj parencoj. Certe estas strukturaj similaĵoj inter la jap ana kaj la korea?, sed tio ne pruvas multe. Ofta tezo estas, ke la japana kaj la korea estas ambaŭ parencoj de la [Altaja lingvaro]?, sed ĉi tiun ne akceptas la plejmulto de lingvistoj.

La sola konata parenco de la japana estas la r jukjua (Ryûkyû) lingvo, parolata en la [Rjukjuaj Insuloj]? sudokcidentaj de la ĉefaj insuloj de Japanio kaj ofte konsiderata dialekto de la japana. La rjukjuaj dialektoj estas pli-malpli interkompreneblaj inter si, sed kune ekdisiĝas el la prajapana antaŭ unu-du mil jaroj kaj ne plu estas interkompreneblaj kun la norma japana. Tamen, la rjukjua neniel lumigas la praoriginon de la prajapana, kiu restas plu mistera.

Gramatiko

La japano estas lingvo de la speco SOV (subjekto-objekto-verbo). Kutime por tia lingvo, ĝi havas ne la prepoziciojn de la hindeŭropaj lingvoj sed postpoziciojn kiuj troviĝas post la modifato. La substantivo ne flekcias, sed ĝin sekvas postpozicion por montri kazon. Simile al la ĉina kaj korea? lingvoj, plurnombro estas nedeviga. La verbo flekcias laŭ finiteco, neeco, kaj mildeco. Adjektivoj en la japana estas efike stataj verboj.

Vortprovizo

La japana entenas multege da vortoj pruntitaj el la ĉina lingvo tra la jarcentoj. Eĉ la bazaj numeraloj estas ĉinaj:

  iti, ni, san, si, go, roku, siti, hati, kyû, zyû (unu, du, ... dek)
ekzistas paralele je la indiĝenaj ordaj numeraloj:
  hitotu, hutatu, mittu, yottu, itutu, muttu, nanatu, yattu, kokonotu, tô (unua, dua, ... deka)

Ekde la jarcento XVI la japana ankaŭ pruntas vortojn el la eŭropaj lingvoj. Dekomence el la portugala kaj la nederlanda, kaj nun tempe precipe el la angla. La uzon de la angla kiel fonto de novaj vortoj helpas tio, ke ekde kelkaj jardekoj preskaŭ ĉiu japana lernanto studas la anglon dum kelkaj jaroj. Tial, angleca neologismo estas sufiĉe komprenata por fariĝi o fte uzata.

Eble pro la longdaŭra uzo de la ĉina skribsistemo, japanaj vortegoj kutime mallongiĝas al aĵoj de kvar moraoj: pâsonaru konpyûta (el angla "personal computer") -> pasokon

Skribo

La japana skribiĝas per kvar d iversaj skribsistemoj:

Ofte oni apudigas silabajn kanasignojn al maloftaj kanzisignoj por indiki la prononcon; tio nomiĝas furigana, speco de ruby teksto.

Jen la bazaj literoj en la hiragana, katakana, kaj romazi sistemoj:

La voĉajn konsonantojn g, z, d oni distingas kontraŭ la senvoĉaj k, s, t per duoblaj streketoj ĉe la supradekstraĵo de la kana-signo. La b same distingixas el h, kiu en la antikva japana lingvo estis sono pli simila al f; p sekve distingiĝas de b per anstataŭi la streketoj kun cirkleto.

En la japana skribsistemo oni ne disigas vortojn per spaco, krom en libroj por infanoj kaj alilandaj lernantoj.

Famaj aŭtoroj de la japana

[OE Kenzaburo]?

Japanaj vortoj en Esperanto

Interalie troviĝas:

cunamo?, eno? (monero), goo, hajko?, harakiri (sin mortigi, honore), ĵudo?, kamikazo?,karaokeo?, karateo?, katano?, kimono?, Korea, ninjao?, Nipona (sinonimo de "Japana"), noo?, origamio?, sakeo?, samurajo?, ŝamiseno?, Ŝintoa?, ŝoguno?, tamako? (mat-speco), tankao?, udonoj? (japanaj spagetoj), utao?, zumio? (tutmonde populara sandalo)

Eksteraj Ligiloj


/Priparolu?

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 15, 2002 11:40 pm by Zav' (diferencoj)
Serĉu: