[Hejmen]Unuiĝintaj Nacioj

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

La Unuiĝintaj Nacioj Organizo estas la ĉefa internacia diplomateca organizo de la mondo. Fondita en 1945 post la dolorega [Dua Mondmilito]?, ĝi nun membriĝis je 189 ŝtatoj. La UNO celas pace decidi disputojn inter nacioj, provizii bazajn homajn rajtojn por ĉiu, kaj ĝenerale plibonigi la kvaliton de vivo tra la mondo. Ĝia stabejo estas en Novjorko.

Strukturo

Jen la ĉefaj fakoj de UNO:

Historio

1920: La [Traktato de Versailles]?, fininte la [Unuan Mondmiliton]?, starigis ankaŭ novan internacian organizon: La [Ligo de Nacioj]?, forumo por la paca decido de disputoj inter nacioj.

1920-1933: Sen vera povo, eĉ sen la partoprenado de kelkaj potencaj nacioj, la Ligo fiaskis. Ironie, unu el la mankantoj ekde la komenco estis Usono, kies regestro [Woodrow WILSON]? unue propozis la Ligon, sed kiu neniam membriĝis pro internaj politikaj luktoj. En 1933 la tiame militcelaj Germanio kaj Japanio eksiĝis el la Ligo por pli libere sekvi sian ekspansiemon.

1933-1945: La senpova Ligo malsukcesis malebligi militon, kaj la [Dua Mondmilito]? furiozis tra Azio, Eŭropo, norda Afriko, kaj Pacifiko?.

24 Oktobro 1945: La Uniĝintaj Nacioj ekestis.

Originalaj membroj: Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio, Belorusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egipto, Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano, Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo, Libano, Liberio, Luksemburgio, Meksikio, Nederlando, Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Rusio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrajno, Urugvajo, Usono, Venezuelo.

1946: La Ligo de Nacioj oficiale eksestis. Afganistano, Islando, Svedio kaj Tajlando aliĝas.

1947: Jemeno kaj Pakistano aliĝas.

1948: Birmo aliĝas.

1949: Israelo aliĝas.

1950: Indonezio aliĝas.

1955: 16 novaj membroj: Albanio, Aŭstrio, Bulgario, Finnlando, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Jordanio, Kamboĝo, Lanko, Laoso, Libio, Nepalo, Portugalio, Rumanio.

1956: Japanio, Maroko, Sudano kaj Tunizio? aliĝas.

1957: Ganao kaj Malajzio aliĝas.

1958: Gvineo? aliĝas.

1960: 17 novaj membroj: Benino, Burkino, [Centr-Afrika Respubliko]?, Ĉado, Ebur-Bordo?, Gabono?, Kameruno, Kipro?, [Kongolo (Brazavila)]?, Kongolo (Kinŝasa), Madagaskaro, Malio?, Niĝerio, Niĝero?, Senegalo?, Somalio? kaj Togolo?.

1961: Novaj membroj: Maŭritanio, Mongolio?, Siera-Leono? kaj Tanzanio aliĝas.

1962: Novaj membroj: Alĝerio, Burundo, Jamajko?, Ruando?, [Trinidado kaj Tobago]? kaj Ugando aliĝas.

1963: Kenjo kaj Kuvajto? aliĝas.

1964: Malavio?, Malto kaj Zambio? aliĝas.

1965: Gambio?, Maldivoj? kaj Singapuro? aliĝas.

1966: Barbado?, Bocvano, Gujano? kaj Lesoto? aliĝas.

1967: [Demokrata Jemeno]? aliĝas.

1968: Ekvatora Gvineo, Maŭricio? kaj Svazilando? aliĝas.

1970: Fiĝioj? aliĝas.

1971: Barejno?, Butano?, Kataro?, Omano? kaj [Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj]? aliĝas.

1972: La UNO agnoskas Popolan Ĉinion, kaj transdonas la Ĉinia membreco al ĝi el Tajvano.

1973: Bahamoj? kaj Germanio (orienta kaj okcidenta) aliĝas,

1974: Bangladeŝo, Grenado? kaj Gvineo-Bisaŭo? aliĝas.

1975: 6 novaj membroj: Kabo-Verdo?, Komoroj?, Mozambiko, Papuo-Nov-Gvineo?, [Sao-Tomeo kaj Principeo]? kaj Surinamo?.

1976: Angolo, Samoo? kaj Sejŝeloj? aliĝas.

1977: Ĝibutio? kaj Vjet-Namo aliĝas.

1978: Dominiko? kaj Salomonoj? aliĝas.

1979: Sent-Lucio? aliĝas.

1980: [Sent-Vincento kaj la Grenadinoj]? kaj Zimbabvo? aliĝas

1981: Antigvo-Barbudo?, Belizo? kaj Vanuatuo? aliĝas.

1983: [Sent-Kristofo kaj Neviso]? aliĝas.

1984: Brunejo? aliĝas.

1990: Liĥtenŝtejno kaj Namibio? aliĝas. Orienta kaj okcidenta Germanio unuiĝas, do nun havas unu sidon.

1991: Kiam la Soveta Unio eksiĝis, ĝian daŭran membrecon en la Konsilio de Sekureco heredis Rusio. Sep novaj membroj aliĝas: Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj?, Mikronezio?, Nord-Koreio kaj Sud-Koreio.

1992: 13 novaj membroj: Armenio, Azerbajĝano, Bosnio-Hercegovino?, Kartvelio, Kazaĥstano, Kirgizistano?, Kroatio, Moldavio, San-Marino, Slovenio, Taĝikistano?, Turkmenistano? kaj Uzbekistano.

1993: 6 novaj membroj: Andoro, Ĉeĥio, Eritreo, Makedonio, Monako kaj Slovakio.

1994: Palaŭo? sendependiĝis, kaj poste fariĝis la plej malgranda membroŝtato de la UNO. La Konsilio de Kuratorado provizore eksiĝis pro la fino de ĝia mandato.

1999: Kiribato?, Nauro? kaj Tongo? aliĝas.

2000: Tuvalo? aliĝas.

2001: La UNO kaj Sekretario Ĝenerala [Kofi ANNAN]? kune ricevis la [Nobelan Pacpremion]?.

Eksteraj Ligiloj


/Priparolu? pri Unuiĝintaj Nacioj.

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 8, 2002 2:08 am by Brion VIBBER (diferencoj)
Serĉu: