[Hejmen]Aŭstralio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Oceanio > Aŭstralio

Lando en suda hemisfero, sur la kontinento Aŭstralio, insulo Tasmanio kaj multnombraj insuletoj.

La granda insulo de Aŭstralio estas samtempe sendependa lando kaj kontinento. Aŭstralio situas en la Suda Pacifiko, kaj havas 7.682.300 km2 en areo, proksimume la grando de la kontinenta Usono.

La nomo "Aŭstralio" venas de la latina vorto australis, kaj signifas "suda." La aŭstralianoj ofte diras, ke sia lando estas "sube," (angle "down under." )

[Willem JANZ]? (1606) kaj [Abel JANZOON TASMAN]? (1642), nederlandanoj, kaj la Ŝipestro James Cook (1770), brito, vizitis Aŭstralion. La unua brita kolonio estis apud Sidnejo (1788.) Nuntempe Australio havas 18,783,551 loĝantojn (2000).

La ĉefurbo de la lando estas Kanbero, kiu estas en la Aŭstralia Ĉefurba Teritorio en Nova Sud-Kimrio.

Australio havas multajn marsupiulojn. Estas, ekzemple, la kanguruo, la valabio, la vombato, la koalo, la ornitorinko, la eĥidno, kaj granda birdo, la emuo. Estas multaj eŭkaliptaj arboj, ŝafoj, kaj kunikloj. Kvinslando havas tre longan koralan rifon.

La ĉefa lingvo de Aŭstralio estas la angla, sed la aborigenoj parolis 250 malsamajn lingvojn antaŭ la jaro 1800. Hodiaŭ restas nur proksimume 40,000 aborigenoj de pura raso. Ili nun parolas eble nur 50 aborigenajn lingvojn. Restas aliaj 40,000 homoj de raso miksta.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 2, 2002 7:18 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: