Geografio >
Afriko > Alĝerio
Arabe: Al-Ĝazajir
France: Algerie
Lando en Norda Afriko, inter Tunizio? kaj Maroko, membro de Frankofonio?.
- Landkodo: DZ.
- E-nomo: [o] Popola Demokratia Respubliko de Alĝerio.
- Nacia nomo: [o] Al-Ĝumhurija al-Ĝazajirija ad-Dimukratija aŝ-Ŝaabija (ar); Republique democratique populaire d'Algerie (fr).
- Etimologio: Alĝerio devenas de la franca formo de araba vorto "al-ĝazajir", kio signifas "insulo". Tian nomon havis unue la urbo, kiu situis sur 4 insuloj, pli poste ĝi disvastigis sur la tuta lando.
- Areo: 2.381.741 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko kun duonmilita reĝimo.
- Ŝtatestro: prezidento [Abdelaziz BOUTEFLIKA]? (de 1999).
- Ĉefurbo: Alĝero (3.000 mil).
- Urboj: Orano (700 mil), Konstantino (600 mil), Anaba (400 mil).
- Adm. divido: 48 provincoj.
(Adrar, Ain Defla, Ain Temouchent, Alger, Annaba, Batna, Bechar, Bejaia, Biskra, Blida, Bordj Bou Arreridj, Bouira, Boumerdes, Chlef, Constantine, Djelfa, El Bayadh, El Oued, El Tarf, Ghardaia, Guelma, Illizi, Jijel, Khenchela, Laghouat, Mascara, Medea, Mila, Mostaganem, M'Sila, Naama, Oran, Ouargla, Oum el Bouaghi, Relizane, Saida, Setif, Sidi Bel Abbes, Skikda, Souk Ahras, Tamanghasset, Tebessa, Tiaret, Tindouf, Tipaza, Tissemsilt, Tizi Ouzou, Tlemcen)
- Loĝantaro: 31.194 mil (2000), inter ili alĝeriaj araboj 80%, berberoj 20%.
- Ŝtatlingvo: araba?, estas disvastigita ankaŭ franca kaj berbera?.
- Kredantoj: muzulmanoj (sunaistoj?).
- Eksporto: nafto, gaso, oleo, vino.
- Pokapa GNP: 1.600 $.
- Historio: Fariĝis sendependa en 1962 jaro. De 1989 aperis limigita politika pluralismo. Al la aktiviĝo de Islama Fundamentalista Fronto, sekvis alveno de militistoj en ŝtatpotencon.
- Heredaĵo: Beni Hamad al-Kala (urboruinoj, XI jc.), fortikaĵoj de Mzabi-valo, Ĝamila komplekso, islama urbo Kasba.