Geografio >
Afriko > Maroko
Maroko - Al-Maghrib
Lando en Nord-Afriko, okcidente de Alĝerio.
- Landkodo: MA.
- E-nomo: Maroka Reĝlando.
- Nacia nomo: Al-Mamlaka al-Maghribija.
- Etimologio: "Maroko" estas misprononco de la nomo de malnova ĉefurbo Marakeŝ, arabe ĝi nomiĝas "al-Magrib", t.e. okcidento.
- Areo: 458.730 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
- Ŝtatestro: reĝo Mohamed VI.
- Ĉefurbo: Rabato? (530 mil).
- Urboj: Kazablanko? (1.506 mil), Marakeŝo? (333 mil).
- Adm. divido: 28 provincoj kaj 2 urbaj prefekturoj.
- Diskutaj teritorioj: Ceŭto?, Melilio?, Okcidenta Saharo
- Loĝantaro: 26.562 mil (1995), inter ili 73,9% marokaj araboj, 25,4% berberoj.
- Ŝtatlingvo: [araba lingvo]?.
- Kredantoj: muzulmanoj.
- Eksporto: fosfatoj, mineraloj, frukto, tabako, fiŝaj konservaĵoj.
- Pokapa GNP: 1.110 $.
- Historio: de 19-a jarcento estis okupita de Francio kaj Hispanio. Ĝi akiris sendependecon en 1956, malgraŭ tio Hispanio kontrolas Mediteraneajn portojn ĉe la Afrika bordo - Ceŭto kaj Melilio. En proksima pasinteco Maroko havis teritoriajn pretendojn kun Maŭritanio pro la iama hispana dependa teritorio en Okcidenta Saharo. En 1979 Maŭritanio rifuzis siajn pretendojn kaj nun la tutan teritorion de Okcidenta Saharo okupacias Maroko.
- Heredaĵo: historiaj urboj Fez, Marakeŝ kaj Meknes.