Geografio >
Azio > Libano
Libano - Al-Lubnan
Lando ĉe la orienta bordo de Mediteraneo.
- Landkodo: LB.
- E-nomo: [a] Lebanono; [o] Libana Respubliko.
- Nacia nomo: Al-Djumhurija al-Lubnanija.
- Areo: 10.400 kv.km.
- Politika sistemo: prezidenta respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Emile Lahud.
- Ĉefurbo: Bejruto? (900 mil).
- Urboj: Tripolo (198 mil), Saida (105 mil).
- Loĝantaro: 4.005.000 (1995), inter ili libananoj? 79,5%, palestinanoj? 9,0%, armenoj 5,6%.
- Ŝtatlingvo: [araba lingvo]?.
- Kredantoj: Libana loĝantaro estas de komplika konfesa konsisto. Ili dividiĝas je kelkaj religiaj komunumoj: kristanoj - maronitoj?, ortodoksuloj, protestantoj kaj muzulmanoj - sunaistoj?, ŝijaistoj?, druzoj?. Tia religia konsisto kaŭzis ekziston de siaspeca politika sistemo. En 1943 dum deklaro de sendependeco adoptis nacian ĉarton, laŭ kio prezidento de la lando devis esti kristana maronito, ĉefministro - muzulmano-sunaisto, kaj prezidanto de parlamento - muzulmano-ŝijaisto. Ĉi-tiu interkonsento estis bazita sur la rezultoj de la unua popolnombrado, kiu montris ke kristanoj konsistigas 60%-ojn de la loĝantaro. Post tio popolnombrado plu ne okazis kaj ŝajnas, ke religia konsisto ŝanĝiĝis per plimulto de muzulmanoj. La provoj revizii nacian ĉarton kaŭzis kontrau'staron inter religiaj komunumoj kaj longdau'ran civilan militon, kiu daŭras ĝis hodiaŭa tago.
- Eksporto: vesto, juvelaĵo, frukto.
- Pokapa GNP: 2.660 $.
- Organizoj: UNO (1945)
- Heredaĵo: Baalbek (ruinoj de templo), Biblos (ruinoj de klasika epoko), Kadiŝa gorĝo (belega montara pejzaĝo), Tripolo (fortikaĵo de kruckavaliroj kaj mezepoka araba urbo).