Geografio >
Azio >
Kaŭkazio > Azerbajĝano
Lando sudoriente de Eŭropo, ĉe la bordoj de Kaspia maro.
- E-nomo: Azerbajĝana Respubliko.
- Nacia nomo: Azerbaycan Respublikasi.
- Nacia devizo: "Turkigo, Islamigo, Eŭropigo".
- Nacia flago. La flago estis adoptita en 1991. Oni ĝin uzis ankaŭ dum kurta periodo de sendependenco inter 1918-1920 jaroj. Ĝi havas tri horizontajn striojn kaj duonlunon kaj okpintan stelon en la centro. Blua koloro asocias turkan popolon, verda - islamon kaj ruĝa - eŭropan influon. Blanka duonluno estas komuna por multaj musulmanaj landoj. Ok pintoj de flaga stelo simbolas ok grupojn de turklingvaj popoloj loĝantaj en la lando: azeroj, otomanoj, ĉagatajanoj, tataroj, kipĉakoj, selĝu koj kaj turkomanoj.
- Nacia blazono. Ĝi estis adoptita en 1993. La blazono ripetas kolorojn kaj simbolojn de nacia flago. La flamo en la centro de okpinta stelo simbolas novan eraon kaj orkolora branĉeto de tritiko - azerbajĝanan agrokulturon.
- Areo: 86.600 kv.km.
- Politika sistemo: evoluanta demokratio.
- Ŝtatestro: prezidento Hejdar Aliev (1993).
- Leĝodona organo: Mili Meĝlis (125 membroj).
- Politikaj partioj: Nova Azerbajĝano, Popola fronto, Partio de Naci a Sendependeco, Musavat.
- Ĉefurbo: Baku? (3.200 mil).
- Urboj: Ganĝa (274 mil), Sumgajt (150 mil).
- Adm. divido: 56 rajonoj, 1 aŭtonoma respubliko (Naĥiĉevan). Iama aŭtonoma provinco Karabaĥ estas okupita de Armenio.
- Log xantaro: 7.710.000 (1997), inter ili 83% azeroj, 6% rusoj.
- Ŝtatlingvo: azerbajĝana.
- Religio: musulmanoj (sunitoj).
- Nacia festo: 28a majo - tago de respubliko.
- Monunuo: azerbajĝana manato;
- Ekonomiko: Lando pose das gravajn rimedojn de nafto, fero, havas evoluintan agrikulturon.
- Pokapa GNP: 480 $.
- Historio: La konflikto kun Armenio pro Montara Karabaĥo kaŭzis malordojn en la lando dum 1988-89 jaroj. En 1990 sovetaj milittrupoj eniris en Baku kaj deklaris militan staton. En 1991 azerbajĝanaj ĉefuloj subtenis moskovan putĉon. Azerbajĝano deklaris sendependecon kaj en 1991 membriĝis en KIŜ. En 1992 fariĝis membro de UNO. Renovigis la milito en Karabaĥo. Naciista prezidento A.Elĉibej cedis sian lokon al iama komunisto H.Aliev. En lastaj jaroj estis kelkaj senrezultaj provoj de milita renverso.
- Heredaĵo: heroikaj monumentoj - "Libro de Dede Gorgud" (XII jc.) kaj "Koroglu" (XVI jc.); laŭdega poezio en persa lingvo; muzikiloj: Tari, Sazani, Kemanĉa, Zurna; Palaco de Ŝirvanŝaĥoj en Baku, maŭzoleo de Jusuf Kusejr-Oglu en Naĥiĉevan, "Kizkalas" en Baku.