Geografio >
Azio >
Kaŭkazio > Kartvelio
kartvele
Sakartvelo
Lando en centra kaj okcidenta partoj de Kaŭkazio, historia anstataŭanto de antikvaj ŝtatoj [Iberio, Kaŭkazia]? kaj Kolĥeti?.
- Landkodo: GE.
- E-nomo: Kartvelio; Georgio; Gruzio; Kartvelujo.
- Nacia nomo: Sakartvelo.
- Areo: 69.700 kv.km.
- Ŝtatlimoj: surteraj - 1.461 km (inter ili - kun Armenio 164, Azerbajĝano 322, Rusio 723, Turkio 252), ĉemaraj - 310 km.
- Naturo: precipe montaro, naturo estas diversa - de subtropikoj ĝis kaŭkazaj glacimontoj; altega pinto - monto Ŝĥara (5.068 m), malaltega punkto - Nigra Maro (0 m); semotaŭga tero - 16%, paŝteja tero - 25%, arbaroj - 34%. Ĉefaj riveroj Mtkvari (Kura) kaj Rioni.
- Politika sistemo: prezidenta respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento [Eduard ŜEVARDNADZE]? (elektita en 1995 kaj 2000).
- Leĝdona organo: parlamento (235 membroj).
- Politikaj partioj: Unio de Civitanoj, Unio de Renesanco, Socialista Partio, Nacia-Demokratia Partio, Laborista Partio, Nacia Movado.
- Ĉefurbo: Tbilisi? (1.250 mil).
- Urboj: Kutaisi (235), Rustavi (160), Batumi (136), Soĥumi? (120 *).
- Adm. divido: 2 aŭtonomaj respublikoj, ankaŭ 53 distriktoj, 8 urbaj teritorioj kaj ĉefurbo Tbilisi, kiuj estas arigitaj en regionoj. Laŭ konstitucio administra-teritoria aranĝo de la lando estos determinita post la restaŭro de Tbilisa jurisdikcio sur la tuta teritorio de Kartvelio.
- Loĝantaro: 5.100 mil (1999), inter ili - kartveloj 70%, armenoj 8%, rusoj 6%, azeroj 6%, abĥazoj. rapideco de la kreskado - 0,74%.
- Ŝtatlingvo: kartvela, en Abĥaza AR - kartvela kaj abĥaza?.
- Kredantoj: ortodoksaj kristanoj - 75%, muzulmanoj 11%, armenaj gregorianoj 8%.
- Nacia festo: 26a de Majo - tago de restaŭro de ŝtateco.
- Ekonomiko: daŭriĝas realizado de marketaj reformoj; ĉefaj branĉoj de ekonomiko: agrikulturo (teo, citrusoj, frukto, tabako, vino), maŝinkonstruado, metalurgio, hidroresursoj. Grandvalora estas restaŭro de kurort-turistaj kompleksoj, kiuj en pasintaj jaroj servis al pli ol 2 milionoj da homoj.
- Ĉefaj komercpartneroj: Rusio (18%), Turkio (14%), Azerbajĝano (12%) kaj Usono (6%).
- Pokapa GNP: 840 $.
- Monunuo: Kartvela Lari (=100 tetroj).
- Historio: en 9a de Aprilo 1991 surbaze de tutlanda referendumo Supera Soveto de Kartvelio akceptis "Akton pri Restaŭro de Ŝtata Sendependeco". En majaj prezidentaj elektoj 1991 venkis Z.Gamsaĥurdia, sed pro la interna politika kaj milita kontraŭstaro li estis renversita (januaro 1992). Ŝtatregadon prenis Milita Konsilio, kiu baldaŭ transdonis ŝtatpotencon al novfondita Ŝtata Konsilio (prezidanto E.Ŝevardnadze). Deklaro de sendependeco en Kartvelio kaŭzis pliakrigon de politika situacio en aŭtonomaj subjektoj, al kio sekvis civilaj militoj kaj formigo de separatismaj reĝimoj en Abĥazio kaj Sud-Osetio.
- Heredaĵo: urbo-muzeo Mcĥeta, Gelati monaĥeja komplekso, historia centro de Tbilisi, kavernaj kompleksoj de Uplisciĥe kaj Vardzia, Zemo Svaneti; kartvela eposo - Kavaliro en tigra felo (XIII jc.), polifonia kanto, origina skribosistemo.
Aŭtonomaj Respublikoj:
Abĥazio - Aĝario
Regionoj:
Kartli - Kaĥeti - Imereti - Guria? - Samegrelo? - Svaneti? - Mesĥeti?