Geografio >
Eŭropo > Andoro

Katalune, Hispane: Andorra, France: Andorre
Malgrandeta lando en Pirenea montaro, inter Francio kaj Hispanio.
- Landkodo: AD.
- E-nomo: [o] Andora Princlando.
- Nacia nomo: [o] Principat d'Andorra (ca), Principado de Andorra (es), Principaute d'Andorre (fr).
- Areo: 468 kv.km.
- Politika sistemo: evoluanta demokratio - parlamenta princlando, sub la protektorato de Hispanio kaj Francio.
- Ŝtatestro: [Joan MARTI]? (episkopo de Urgel, Hispanio) kaj [Jacques CHIRAC]? (Franca prezidento).
- Ĉefurbo: [Andoro Malnova]? (16 mil).
- Adm. divido: 7 distriktoj (Parroquia).
- Loĝantaro: 67 mil (2000), inter ili hispanoj - 43%, andoranoj - 33%, portugaloj - 11%, francoj - 6%.
- Ŝtatlingvoj: kataluna?, hispana, franca.
- Kredantoj: katolikoj.
- Ekonomiko: eksporto de tabako? kaj turisma industrio.
- Monunuo: eŭro EUR (= 100 cendoj).
- Historio: en 1976 fondiĝis la unua politika partio, la posteno de ĉefministro estis establita en 1981. En 1993 per la referendumo estis akceptita la unua konstitucio.