Geografio >
Azio > Irano
Irano - Iran
Lando en Sud-Okcidenta Azio. Ĝia tradicia nomo estas Persio.
- Landkodo: IR.
- E-nomo: [m] Persujo; [o] Irana Islama Respubliko.
- Nacia nomo: Jomhuri-ye Eslami-ye Iran.
- Etimologio: landnomo devenas el malnova Ariana - "Lando de Arioj". Ĉi-tiu termino estis uzita por la centra parto de Sasanida ŝtato. Mem irananoj ĉiam menciadis sian landon per tiu vorto. Eŭropanoj ĝin nomis Persio laŭ la centra provinco Parsi au Farsi. En 1935 ŝtata registaro turnis al la ŝtatoj de la mondo nomi ĝin kiel Irano. Ĝis 1979 ĝi prezentis monarĥion (oficiala nomo - Keshvare Shahanshahiye Iran), poste - islaman respublikon (Jomhuriye Eslamiye Iran).
- Areo: 1.648.000 kv.km.
- Politika sistemo: autoritata islama respubliko.
- Spirita gvidanto: [Ayatollah Ali HOSEINI KHAMENEY]? (1989).
- Ŝtatestro: prezidento [Hojjat-ol-Eslam Ali Mohamed KHATAMI-ARDAKANI]? (1997).
- Leĝdona organo: parlamento (Mejlis; 270 membroj).
- Ĉefurbo: Teherano? (12 mln).
- Adm. divido: 28 provincoj.
- Urboj: Isfahano (1 mln), Maŝhado (1,5 mln), Tabrizo (0,8 mln), Ŝirazo (0,8 mln).
- Loĝantaro: 64.120 mil (1995), inter ili persoj 42%, azerbajĝananoj 16%, kurdoj 8%, gilananoj 5%, luroj 4%.
- Ŝtatlingvo: persa? (farsi).
- Parollingvoj: azerbajĝana?, kurda?, beluĉa?, araba?.
- Kredantoj: muzulmanoj.
- Nacia festo: [11-a de februaro]? (tago de revolucio).
- Monunuo: irana rialo.
- Eksporto: nafto, tapiŝoj, frukto, kotono, tekstilaĵo.
- GNP: 109 mlrd $.
- Organizoj: UNO (1945)
- Historio: de la fino de 19-a jarcento ĝi estis duonkolonio de Anglio kaj Rusio. En 1921 per helpo de angloj okazis milita renverso kaj establiĝis diktaturo de [Mohamed Reza Pahlavi]?, kiu en 1925 estas deklarita Ŝaho? de Irano. En 1935, Irano ŝanĝis sian nomo de Persio al "Irano". Post la [Dua Mondmilito]? ĝi realigas Usonan politikon. Irano fariĝis membro de CENTO? milita bloko. En la fino de 70-aj jaroj ekkomencis batalo kontraŭ ŝaĥa reĝimo. En 1979 ŝaĥo estis renversita kaj spirita gvidanto de irananoj [Ayatollah Homeyni]? deklaris islaman respublikon. Nuna estraro de la ŝtato realigas liberalan reformistan politikon.
- Heredaĵo: Isfahano (moskeoj kaj ĝardenoj de Persa ora epoko), Persepolis (Dariusa palaco), Ĉonga Zanbil; persa eposo - Ŝah-Name (X jc.).