Geografio >
Ameriko >
Nordameriko > Mezameriko
? > Gvatemalo
Gvatemalo - Guatemala
Lando en Centra Ameriko.
- Landkodo: GT.
- E-nomo: [a] Gvatemalio; [o] Gvatemala Respubliko.
- Nacia nomo: Republica de Guatemala.
- Areo: 108.889 kv.km.
- Politika sistemo: demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Alfonso Antonio Portillo.
- Ĉefurbo: Gvatemalurbo (1.300 mil).
- Loĝantaro: 10.621 mil (1995), inter ili 54% maja-kiĉe (indiana tribo), 42% mestizoj.
- Ŝtatlingvo: hispana, 40% de la loĝantaro parolas en indianaj lingvoj.
- Kredantoj: katolikoj.
- Eksporto: kafo, banano, kotono, cukero.
- Organizoj: UNO (1945)
- Historio: En 1839 fariĝis sendependa de Hispanio. De 1945 okazis kelkaj putĉoj. Havis konflikton kun Belizo, kun kiuj diplomataj rilatoj estis restaŭrigitaj en 1991.
Laŭ gvatemalanoj, la nomo de la lando kaj la ĉefurbo estas Gvatemalo.