[Hejmen]Israelo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Azio > Palestino > Israelo

Israelo - Jisrael

Lando en Sud-Okcidenta Azio, centro de 3 ĉefaj mondreligioj - judismo, kristanismo, islamo.

Israelo estas malgranda lando je la orienta bordo de la Mediteraneo?. La moderna lando formiĝis je la [14-a de majo]?, 1948, kiel patrujo por la Judoj? en la tuta mondo. Je 1947, la UNO voĉdonis fini la britan regon de Palestino, kaj decidis dividi la region en du partojn, Israelo kaj ŝtato Araba (Jordanio). Alvenis multaj da enmigrintoj de Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko al Israelo. Dum la [Sestaga Milito]? de junio de 1967, la Israelanoj pliigis multe la regon de siaj teritorio, kaj aneksis Jerusalemon Orientan kiel ĉefurbo.

Estas multaj konfliktoj inter la Palestinanoj? kaj la Judoj pri la rego de Gazastrio, la Okcidenta Bordo, la Golana Montara, kaj la ĉefurbo Jerusalemo?, kaj pri la kreo de la ŝtato de Israelo mem. Laŭ multaj da Judoj, la Eternulo promesis la Palestinan region al la Judoj antaŭ pli ol 3000 jaroj, eĉ antaŭ la erao de [reĝo Davido]?, kiam Izraelo? estis grava kaj pova ŝtato. Post 2000 jaroj de diasporo? kaj persekuto, la kreo de moderna, prospera, fekunda lando, kaj la revivigo de la morta, antikva [hebrea lingvo]? ŝajnas esti vera miraklo. Sed laŭ la Palestinianoj, la invado de sia lando de la Judoj, kaj la rego de la Judoj tie estas grava maljusteco.

La konflikto en Israelo estas ankaŭ religia. Multaj da lokoj, sed precipe en Jerusalemo kaj Bet-Leĥem?, estas sanktaj al la Judoj, al la Islamanoj, sed ankaŭ al la Kristanoj.

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 18, 2002 2:55 am by Chuck SMITH (diferencoj)
Serĉu: