Geografio >
Afriko > Niĝerio
Niĝerio - Nigeria [najĜIria]
La plej dense loĝata lando en Okcident-Afriko.
- Landkodo: NG.
- E-nomo: Niĝeria Federacia Respubliko.
- Nacia nomo: Federal Republic of Nigeria.
- Areo: 924.000 kv.km.
- Politika sistemo: federacia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Olusegun Obasanjo.
- Ĉefurbo: Abuĝo? (400 mil, politika), Lagoso? (6 mln, ekonomika).
- Urboj: Ibadano? (1.060 mil), Ogbomoŝo? (527 mil).
- Adm. divido: 19 ŝtatoj kaj federacia ĉefurbo.
- Loĝantaro: 115.000 mil (1998), inter ili 21% joruba, 21% haŭsa, 18% igbo, 12% fulbe.
- Ŝtatlingvo: angla.
- Parollingvoj: haŭsa?, joruba?, igba?, fula?, kanura?, ibibia?, eda?.
- Kredantoj: muzulmanoj 46%, kristanoj 32%, animistoj? 20%.
- Eksporto: nafto, kakao, palmoleo, kauĉuko, kotono.
- Pokapa GNP: 260 $.
- Historio: en 1914 fariĝis Brita kolonio. En 1960 estis deklarita sendependeco, al kio sekvis konfliktoj inter diversaj etnogrupoj. En 1967-1970 en orienta parto de la lando estis deklarita [Biafra Respubliko]?.
Niĝerio estas la plej granda nacio en Afriko: el la
afrikanoj sude de la Saharo?, unu el tri loĝas en Niĝerio.
Kiel multe de la nacioj de Afriko, Niĝerio estas linio metita
sur mapo de Britio. Per la linio, tri grandaj gentoj -- la
haŭsoj? de la seka, islama nordo, la joruboj? de la
malseka, kristana, urbara sudokcidento, kaj la malriĉaj iboj? de la naftoriĉa sudoriento -- kaj multe de malgrandaj gentoj inter ili, estas metitaj en unu "nacion". En ĝia mallonga vivo, Niĝerio jam
estis fendita de civila milito (1967-1970), militio kiu portis
morton al unu miliono da homoj. Sed la linio kiu donas
sangon kaj malpacon, ankaŭ donas riĉecon: la
nafto sub la tero, iu el la plej pura kaj bona en la mondo.
El la du -- la malpaceco inter gentoj kaj la nafto -- venas nacio
kuntenita de militista, koruptema tiranecon.