Geografio >
Ameriko >
Sudameriko > Argentino
Argentino - Argentina
Lando en Suda Ameriko, inter Andoj? kaj Atlantiko?.
- Landkodo: AR.
- E-nomo: [o] Argentina Respubliko.
- Nacia nomo: [o] Republica Argentina.
- Areo: 2.758.827 kv.km. Falklandinsuloj (Malvinoj) estas diskutaj kun Britio.
- Politika sistemo: federacia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento [Fernando DE LA RUA]? (1999).
- Ĉefurbo: Buenos-Ajreso? (12.600 mil).
- Urboj: Kordovo? (982 mil), Rosario? (955 mil).
- Adm. divido: 23 provincoj kaj federala distrikto: Buenos Aires; Catamarca; Chaco; Chubut; Cordoba; Corrientes; Distrito Federal; Entre Rios; Formosa; Jujuy; La Pampa; La Rioja; Mendoza; Misiones; Neuquen; Rio Negro; Salta; San Juan; San Luis; Santa Cruz; Santa Fe; Santiago del Estero; Tierra del Fuego, Antartica e Islas del Atlantico Sur; Tucuman
- Loĝantaro: 36.995 mil (2000), inter ili 84,2% argentinanoj (plimulto de hispan- kaj italdevenaj), 4,3% italoj?, 30.000 indianoj.
- Ŝtatlingvo: hispana lingvo.
- Nacilingvoj: angla, itala, germana, franca.
- Kredantoj: katolikoj.
- GNP: totala - 319 mlrd $; pokapa - 8.030 $.
- Ekonomiko: industria lando kun altevoluinta agrikulturo. Ĝi havas grandajn krudajhojn de nafto, gaso kaj hidroenergio.
- Monunuo: peso (=100 centavoj).
- Organizoj: UNO (1945)
- Historio: En 1916 akiris sendependecon de Hispanio. [[Juan PERÓN]] estis prezidento dum 1946-1955 kaj 1973-1974 jaroj. En 1976 okazis milita renverso. En 1982 partoprenis en militagoj kontraŭ Britio pro [Falklandaj insuloj]? (la Malvinoj).
- Heredaĵo: Naciaj parkoj de Iguazu? kaj Los Glaciares.