(plusendita de Popola Ĉinio)

[Hejmen]Ĉinio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Azio > Ĉinio

Provincoj, ktp: Anhejo?, Ĉinghajo?, Fuĝeno?, Gansuo?, Gvandungo?, Gvanŝio?, Gvejĝoo?, Ĝansuo?, Ĝanŝio?, Ĝeĝango?, Ĝilino?, Hajnano?, Hebejo?, Hejlunĝango?, Henano?, Honkongo?, Hubejo?, Hunano?, [Interna Mongolio]?, Junano?, Liaŭningo?, Makao?, Ninŝao?, Pekino, Siĉuano?, Ŝaanŝio?, Ŝandungo?, Ŝanhajo?, Ŝanŝio?, Ŝinĝango?, Tibeto kaj Tjenĝino?


Ĉinio, la Meza Regno, estas la plej granda nacio (1262 milionoj da homoj) en la mondo kaj, dum la plimulto da historio, la plej potenca kaj avangarda. Ni nun vivas en epoko kiam Ĉinio ankoraŭ resanigas de fremda rego. En la 2030-oj ĝi probable preterpasos Usonon ekonomie.

En urbo (almenaŭ en 1992), la plimulto veturas per biciklo, estas vestita kaj frizita simple kaj havas malmultege da infanoj. Frenezuloj kaj almuzuloj ne ofte estas viditaj en grandaj urboj, kiel en Usono. Policianoj estas ĉie, estas ĝentilaj, ne ofte portas pafilojn, sed ili ne respektas homajn rajtojn.

Faktoj:

Loko: 35° 00 No, 105° 00 Or (orienta Azio)

Areo: 9.326.410 km² (nur Kanado kaj Rusio estas pli grandaj).
semotaŭga: 10%.

Loĝantaro: 1.261.832.482 (julio 2000, takso), % urbana: 32% (2000)
homoj po kv. km: 135,3 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 1353,0 (2000)
kreskanta procento: 0,9% (2000, takso)
naskoj: 16,12 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 6,73 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,4 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
beboj mortintaj: 28,92 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1,82 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 71,38 jaroj (69,6 viroj, 73,33 virinoj) (2000, takso)

Ĉefurbo: Pekino
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000:

Etnoj: 91,9% hanĉina, 8,1% alia: ĝuanga, mjaŭa, ujgura, jia, mongola, tibeta, bujia, korea, jaŭa, kazaĥa, taja, ktp. La ne-hanoj estas plejparte en la monta sudokcidento (Junano?, Tibeto, ktp) kaj la dezerta nordo kaj okcidento (suda Mongolio?, Manĉurio?, [Orienta Turkestano]?, ktp). La restaĵoj de la [ĉina imperio]?.
Religio: oficiale: ateismo. tradicie: taoismo, budhismo, islamo (2-3%), kristanismo (1%, takso) La registaro estas malamika al religio organizita ekster la regado de la ŝtato .
Lingvo: la ĉina, kantona?, ŭua? kaj aliaj.
alfabeta: 81,5% (89,9% viroj, 72,7% virinoj) (1995, takso)

Registaro?: komunista diktaturo. La registaro ne ekzistas sendepende de la Komunista Partio. Kelkaj ĉefuloj de la Partio neformale decidas pri la aferoj de la nacio. La Partio provas reformi kapitalisme, sed ne demokrate.
sendependeco: -221
organizoj: UNO (1945-1949, 1972-): membris kiel fondinto, kiel la Respubliko de Ĉinio sub la KMT?. En 1949, la Komunista Partio venkis Ĉinion kaj la KMT forflugis al la insulo Tajvano. La KMT tenis la sidon ĝis 1972, kiam UNO donis ĝin al la Partio, kiu delonge regis la plejparton de Ĉinio.
konstitucio: la [4-an decembro]? 1982
korupteco?: 3,1 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)

Ekonomio?: 1134 Gd (1998, takso)
po kapo: 0,90 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 7% (1999, takso)
inflacio?: -1,3% (1999)
senokupa: ĉ. 10% laborantoj en urboj Valuto?: 1 juano (Y)

Historio:

Prahistorio

En Ĉinio estis eltrovita la ostojn de [Pekina Homo]?, specimeno de [Homo erectus]?, kiu loĝis en nuna antaŭurbo de Pekino antaŭ 450 000 jaroj. Li havis cerbon? malgrandan, tamen li scipovis fari fajron kaj ilojn el ŝtono. Li povas iri sur du piedoj, sed ne povas paroli, kaj ne enterigis sian mortintojn (do ne havis religion). La nuna ĉina popolo similas al li laŭ rasa aspekto.

-5000

Vilaĝoj aperis ĉirkaŭ la [Flava Rivero]? en norda Ĉinio kaj homoj plantis milion kaj havis porkojn, kaprojn kaj hundojn. Ni nomis ilin la Tangshao?. Ilia lingvo, religio kaj belarto estas la radiko de ĉina kulturo?.

-4000

Nun aperis en Ĉinio la osta plugilo, silko, skribo kaj sojfaboj plantitaj.

-3000

Nun aperis en Ĉinio la teo, akupunkturo?, inka skribilo, seruroj, oranĝoj kaj astronomio je alta nivelo (en -2136 du korteganaj astronomiistoj estis mortigitaj ĉar ili ne antaŭdiris eklipson). En -2799 komencis la [ĉina kalendaro]?.

-2000

En Ĉinio aperis trumpetoj, persikoj, ĉaroj, mono, ombreloj kaj potilo. Astronomiisto obsevis novajn stelojn.

La (legenda?) [dinastio Shang]? regas Ĉinion inter -1500 kaj -1000. Bronzarto atingis altan nivelon. La tiama bildskribado similas al posta ĉina skribado.

En -1800, urboj aperis en Ĉinio kaj do rangita socio.

-1000

La ĉina civilacio ankoraŭ loĝas en la nordo laŭ la Flava Rivero, kie ĝi naskiĝis.

La [dinastio Zhou]? regas de -1027 ĝis, nominale, -256, sed perdas efektivan potencon en -722. Ĥaosa epoko de milito post milito sekvas kiam nacietoj kunbatalis. Sed ĉi tiu epoko -- la epoko de [Printempo kaj Aŭtuno]? (-722 al -421) kaj de la [Landoj Militantaj]? (-403 al -222) -- estis tre fekunda en penso, literaturo kaj tekniko?: ĉi tiu estas la epoko de Laozio, Konfuceo? kaj Sunzio?, kiam la klasikaj verkoj de la ĉina kulturo estis verkita, kiam la mil skoloj filozofis, kiam aperis la ideoj jino kaj jango kaj la ideo pri la tao, kaj kiam feraj iloj ekaperis.

La ĉina socio kaj kulturo atingis sian klasikan formon kaj, en -221 unuafoje estas unigita sub unu krono, la krono de la [dinastio Qin]? (el kio venas la nomo Ĉinio). la [Granda Muro]? estis konstruita por forpeli la barbarojn. La rego de la Qin ne longe daŭris kiam la Han superas kaj regis, -202 ĝis +220.

Dum ĉi tiu jarmilo, aperis en Ĉinio fero, ŝtalo, preciza kalendaro, Pekino, likvoro, kalkulilo, pantalonoj, moneroj de metalo kaj sukero . La ideo de drogo kiel kemiaĵo kiu ŝanĝas la korpon, estas ideo ĉina kaj naskiĝis dum ĉi tiu jarmilo.

Ĉina kulturo disvastiĝas al Koreio?.

La baza ciklo de ĉina historio nun aperas: unu dinastio venkas

Ĉinion, regas bone kaj saĝe, tiam fariĝas diboĉa, malfortiĝis kaj falis kaj tiam epoko de militoj sekvas kaj daŭras ĝis denove nova dinastio venkas. Iafoje la nova dinastio estas fremda kaj tio enportas novajn ideojn, kiuj pliriĉigas ĉinan civilizon. Post tempo la fremduloj ĉiniĝas ĉar Ĉinio estas tre granda.

1 p.K.

Regula komerco inter Ĉinio kaj Barato komencas, kio portas budhismon, kiu fariĝas la principa religio en Ĉinio. Poezio atingis altan nivelon sub la plumoj de [Li Bo]? kaj [Du Fu]?, eble la plej bonaj poetoj de iu ajn lando aŭ epoko.

Dum ĉi tiu jarmilo, aperis en Ĉinio papero, pulvo, karbo, papera mono, la mekanika horloĝo, ŝakoj (el Barato), presilo? kaj la kompaso?.

Ĉina kulturo disvastiĝas al Japanio kaj ĉina civilacio mem suden.

1000

La mongoloj? venkis Ĉinion (kaj la plejparton de Eŭrazio?) kaj tie regis kiel la [dinastio Yuan]? (1279 - 1368). Pro la venko, ĉinaj inventoj -- precipe la presilo, kompaso kaj pulvo -- disvastigas al tuta Eŭrazio. Ĉi tiuj helpis transformi Eŭropon el eta angulo de la mondo al ĝia centro kaj ventro. Dum ĉi tiu tempo ankaŭ disvastiĝis al Eŭropo el Ĉinio spageto kaj la rakonto pri Cindrela?

1500

1600

1700

1800

Ĉinio, unuafoje la plej potenca kaj avangarda lando, nun kadukiĝis sub la Qing kaj fariĝis malforta giganto. En 1840 Britio militis kaj forprenis la teron de nuna Hongkongo?. Milionoj pereis en kamparanaj ribeloj. La potenco de Francio, Germanio, Rusio kaj Japanio super Ĉinio ankaŭ plifortiĝas. En 1895 Ĉinio cedas Koreion kaj Tajvanon al Japanio.

Eŭropa potenco kaj komerco kunportas la eŭropajn ideojn de modernismo.

1900

Ĉinio elĵetas Eŭropan regon kaj fariĝas respubliko? (1912) sub [Sun Jatsen]?. Poste la partio Kuomintang (KMT?) subtenita de la nacia armeo kaj la urba riĉularo, regas. Sed la respubliko estis malforta kaj do Ĉinio dronas sub milito inter lokaj fortuloj. Dum la 1930-oj, Japanio, rigardanta la malfortecon de Ĉinio, sendas sian armeon kaj forprenas multe de marbordan Ĉinion, venkinte Manĉurion? en 1931.

El ĉi tiuj jardekoj de milito, la komunistoj finfine superas kaj unuigas la tutan landon (preskaŭ) sub la mano de [MAO Zedong]? (1949). La partianoj de KMT forflugas al Tajvano, kie ili ankoraŭ regas, kaj multe de riĉuloj iris al Tajvano kaj Hongkongo. Mao reformas ĉinan socion, kvankam iafoje kruele kaj senprudente (precipe dum

la [Granda Antaŭen Salto]? je la fino de la 1950-oj kaj la [Kultura Revolucio]? en la 1960-oj). En 1965, Ĉinio haviĝas la atombombon?.

En 1976 Mao mortis kaj, post kelkaj jaroj da lukto inter liaj sekvantoj, [Deng Xiaoping]? finfine superas kaj reformas la ĉinan ekonomion? laŭ ideoj kapitalistaj. Sed ekonomia reformo ne ŝajne sufiĉas ĉar en junio 1989, studentoj protestis por politika reformo en Tiananmen Placo, kie kelkmil estis mortigitaj de la armeo.

En 1990-oj, Ĉinio fariĝis grava potenco en internacia komerco, uzate de Tajvano kaj Hongkongo kiel fonto de malkara laboro. [Made in China]? (Fabrikita en Ĉinio), unufoje rara kaj rimarkinda, nun estas vulgara en Usono, kie antaŭ 30 jaroj Tajvano, Hongkongo kaj Japanio estis la principa fonto de malkaraj vestoj kaj ludiloj.

2000

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 7, 2002 4:52 am by Scott REDD (diferencoj)
Serĉu: