(plusendita de Kristana)

[Hejmen]Kristanismo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Religio > Kristanismo

Kristanismaj Specoj:
Albiganismo - Anglikanismo - Arianismo - Gnostikismo - Jehovismo? - Katolikismo - Monofizitismo? - Mormonismo? - Nestorianismo - Ortodoksismo - Protestantismo

Kristanaĵoj
Beatuloj? - Biblio - Dekologo - Himnoj? -Jesuo - Kredo Nicea - Paŭlo - Preĝoj - Sanktuloj - Graco

Pensintoj:
Sankta Paŭlo - Sankta Ireneo - [Klemento de Aleksandrio]? - Origeno - Tertuliano? - Atanazio? - Krizostomo? - Aŭgusteno - Teodoro de Mopsuestio - Anselmo? - Akvino - Lutero - Kalvino - Wesley? - Schleiermacher? - Newman? - Barth? - Rahner? - Bultmann? - Tillich?

Postmortolando?
Infero? - Neniigeco? - Purgatorio? - Paradizo?

Sakramentoj
Bapto - Konfirmacio - Komunio - Konfeso - Matrimonio - Ordino - Unkto


Kristanismo (30-) estas la plej granda monda religio, havante 1943 milionojn da kredantoj (islamo havas 1165 kaj hinduismo 762). Ĝi estas la ĉefa religio ekster Azio kaj norda Afriko. Kun islamo kaj budhismo, ĝi estas unu el la plej furoraj kredoj de historio -- kredo transkultura, transepoka, kredo universala.

Kristanoj kredas ke Jesuo Kristo estas Dio kiu venis al tero kiel homo, kiel juda predikanto en la jarcento I, mortis sur kruco kiel elaĉeto por niaj pekoj kaj, je la tria tago, estis relevigita el la mortintoj. Tial Kristo venkis pekon kaj morton por siaj kredantoj. Je la fino de la mondo, Kristo revenos al la tero por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn, kiuj estos relevigitaj. La bonaj iros al [la ĉielo]?, la malbonaj al infero?. Kristanoj kredas ke la Biblio estas la Vorto de Dio.

Kristanismo estis fondita de Jesuo Kristo efektive kiel sekto de judismo (sed intence kiel la plenumiĝo de judismo), kaj estis transformita en mondan religion de Sankta Paŭlo.

La plej granda branĉoj de kristanismo nun estas katolikismo (1,1 miliardoj), la ortodoksismo (0,2) kaj la protestantismo (0,4). Ĉi tiuj estas, respektive, la latina, greka kaj germana branĉoj de kristanismo. La malsamo inter la latina kaj la greka estas precipe de politiko kaj rito; sed inter la germana kaj la aliaj estas grava malsamo de doktrino (vidu la artikolon pri protestantismo).

La fido komuna inter la tri branĉoj estas esprimita de La Kredo Nicea.

La baza mondbildo? de nicea kristanismo

En la komenco Dio kreis ĉion. La unuan viron kaj la unuan virinon, Adamo? kaj Eva?, Dio metis en paradizo, la Ĝardeno de Edeno. Dio kreis ilin perfektaj, kreinte ilin por ami kaj obei sin, doninte al ili liberan volon por, ke la amo kaj obeo ne estu robota kaj senvalora. Sed per la sama donaco de libera volo, Adamo kaj Eva decidi malobei Dion. Ĉi tio estis la [originala peko]?, kiun ĉiu homo heredas de Adamo. Pro ĉi tiu heredaĵo, nia naturo estas pekema: ni scias la bonan, kaj eĉ deziras la bonan, sed ne faras ĝin. Dio kreis la mondon kaj nin perfekta, sed pro originala peko, la mondo kaj ni, kvankam ankoraŭ belega kaj mirinda, estas ankaŭ profunde difekta.

Por repacigi nin al si mem kaj konduki la mondon al perfekteco, Dio fariĝis homo, Jesuo Kristo, kiu estis tute homo kaj tute Dio. Kiel homo sur tero, Jesuo faris miraklojn kaj instruis novan religion, novan moralon, kiel la plenumo de la leĝo de Moseo (judismo). Li implice diris, ke si mem estas Dio, kio ŝajnis blasfema al la judoj kaj ribela al al romianoj, tial Jesuo estis mortigita, najlite al kruco. Per sia senpeka morto sur la kruco, Jesuo pagis la prezon por la peko de ĉiu homo, kiu kredas al li kaj faras liajn ordonojn. (Precize kiel oni estas tiele savita estas punkto de malkonsento inter la diversaj kristanaj eklezioj. Katolikoj, ekzemple, emfazas sakramenton, dum protestantoj emfazas fidon).

Jesuo mortis sur la kruco vendredon, sed dimanĉon matene li estis relevigita el la mortintoj. Tiuj, kiuj atestis ĉi tion, fondis kristanismon. Post 40 tagoj Jesuo surpeniris al la ĉielo. Kvindek tagoj post la releviĝo, Jesuo sendis la Spiriton Sanktan al siaj kredantoj (Pentekosto).

Jesuo, laŭ kristana kredo, revenos al la tero je la [Tago de Juĝado]?, la fina tago de la estanta mondo, por revivigi ĉiun homon kaj juĝi lin laŭ liaj faroj. Malbonfarintoj estos ĵetitaj en lagon de fajro -- infero? -- por bruli eterne, dum bonfarintoj vivos eterne en paradizo? kun Dio, estonte feliĉaj eterne.

La Triunuo: laŭ kristanismo, Dio estas unu sed ankaŭ tri: li estas tri personoj en unu substanco:

Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo, kiu ne estas tute komprenebla al homoj.

moralo

Kristana moralo estas resumita de la Dekologo de Moseo, precipe kiel koncize resumita de Jesuo:

Pro originala peko, homo ne povas agi morale sen la helpo, la graco, de Dio.

Antaŭ 1930, kristanaj eklezioj staris kontraŭ divorco, aborto, samseksumado, senedzigita seksumado, kompata mortigo, naskoregado, ktp, sed ekde tiam iuj eklezioj grade toleras, aŭ eĉ permesas, tian konduton.

preĝado

Jesuo instruis preĝon, la Patro Nia, kiu belege kaj trafe resumas la kristanan fidon:

Tra la jarcentojn, aliaj preĝoj ankaŭ furoris.

kristanismo nenicea

Estas ankaŭ kristanismo nenicea -- la multaj herezoj tra la jarcentoj (ekzemple, gnostikismo, arianismo kaj albiganismo). La ĉefaj nunaj formoj estas jehovismo?, mormonismo? kaj [liberala protestantismo]?. La lasta kredas ke Jesuo estis saĝa, bona homo, ne Dio, dum jehovismo kredas, ke Jesuo estis anĝelo, ne Dio.

...

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 12, 2002 8:19 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: