[Hejmen]Akvino

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Sankta Tomaso AKVINO (1225-74) (latine: Aquinas), la "Anĝela Doktoro", estas unu el la ĉefaj filozofoj kaj teologoj de la Okcidento, la fondinto de tomasismo? aŭ skolastikismo. Li penis unuigi fidon kaj racio?n, sciencon kaj religion. En sia epoko kaj lando, scienco estis la filozofio de Aristotelo kaj religio estis kristanismo, precipe katolikismo. Li priskribis sian unuigitan sistemon en sia majstra verko, Summa Theologica, en kiu li klarigas kristanismon laŭ la filozofiaj ideoj de Aristotelo. Kiel Aŭgusteno kombinis Platonon kune kun la Biblio, tiel same Akvino kombinis Aristotelon kun ĝi. La uzo de antikvaj libroj (anstataŭ iaspeca scienco) kiel fonto de vero estis tre tipa de sia epoko.

Sankta Tomaso ankaŭ estas unu el la ĉefaj sanktuloj de la Katolika Eklezio. La Eklezio sanktuligis lin je 1323 kaj nomis lin Doktoro de la Eklezio je 1567. Lia festotago estas la 28-a de januaro.

Vivo

Tomaso Akvino naskiĝis en 1225 en la kastelo de Roccasecca apud Napolo, la sepa filo de Landulfo, ĉefo de unu el la plej potenca familio de suda Italio. Lia onklo estis Frederiko BARBAROSSA, kaj lia patrino estis grafino el norda Francio. Li studis ĉe la Universitato de Napolo, kie li eltrovis la filozofion de Aristotelo kaj la ordon de la Dominikanoj. Ambaŭ profunde formis lian vivon.

En 1244, baldaŭ post la morto de lia patro, Tomaso decidis eniri en la Dominikanan Ordon, sed lia familio staris kontraŭ lin. Liaj fratroj kaptis lin kaj tenis lin kiel malliberinto, eĉ tentinte lin per virino. La Dominikanoj, petinte papo?n kaj imperiestron, fine gajnis lian liberecon, kaj Tomaso vojaĝis al Parizo por studi ĉe la universitato.

Ĉe Parizo, li studis sub Alberto Magno, la tiama plej granda filozofo de Eŭropo kaj ĉefa ĉampiono de Aristotelo. Ĉe Parizo, la verkoj de Aristotelo komencis esti disvastigita per latinaj tradukoj el la araba traduko (el al greka originalo). Tomaso fariĝis la plej preferata studento de Alberto kaj sekvis lin al Kolonjo en 1248.

Dum la 1250-oj Tomaso fariĝis populara profesoro? de teologio en Parizo. Li prelegis brile, pensis klare kaj akre kaj stilis la latinan simple sed ankoraŭ precize. Ĉar li estis malrapida en maniero kaj dika en korpo, li ricevis la moknomon, La Stulta Bovo.

Dum la 1260-oj, Tomaso revenis al Italio, kaj restis tie, precipe en Romo?. Li rifuzis postenojn kiel ĉefepiskopo de Napolo kaj kiel abato de Monte Cassino, ĉar li deziris instrui. Komencinte en 1265, post propono de la papo, li verkis sian komentaron pri Aristotelo, precipe pri Metafiziko, Fiziko, De Animo, Etiko, Politiko, kaj la Antaŭa Analitiko .

Ĉe Romo, li renkontis Vilhelmo de Moerbeke kaj instigis lin traduki Aristotelon el la originala greka en la latinan. Ĝis tiam, Aristotelo estis ĉefe tradukita el la araba, Aristotelo estinte enkondukita al Eŭropo de la araboj. La tradukoj de Vilhelmo estis tiel bona kaj laŭvorta ke Tomaso (kaj Danto) povis uzi ilin sen la greka.

En 1267 li komencis verki sian majstran verkon, Summa Theologica, kiun li ne finis je sia morto.

En 1269? li revenis al Parizo por defendi Aristotelon, unuflanke kontraŭ la Aŭgustenistoj kiu vidas Aristotelon kiel minaco al kristanismo, kaj kontraŭ la Averosistoj, kiu ja uzis Aristotelon kontraŭ la fido. La genio? de Tomaso estis uzi Aristotelon por defendi la fidon!

En 1273 unu decembran matenon dum meso? li havis vizion de Dio. Poste li diris pri sia verkado, "Mi ne povas plue; mi vidis tiajn aĵojn, ke ĉio kiun mi verkis ŝajnas kiel pajlo." La sekvintan marton li mortis.

Verko

La ĉefa verko de Akvino estas Summa Theologica, kiu klarigas kristanismon laŭ la filozofio de Aristotelo. Firme kredinte ke racio kaj fido ne povas kontraŭdiri unu la alian, li povis konstrui, al la surprizo de multaj, sintezon de kristanismo kaj Aristotelo. La sintezo estas konata kiel tomasismo, kiu regnas kiel la ĉefa filozofio de la Okcidento ĝis la jarcento 17 kaj de katolikismo ĝis eĉ hodiaŭ.

En skizo, la Summa, traktas pri la naturo de Dio, anĝeloj kaj homoj, pri la Kreo kaj Fino de la mondo, pri la virtoj (la tri kristanaj virtoj de fido, espero kaj amo, kaj la kvar moralaj virtoj de prudento, memregado, justeco kaj kuraĝo) kaj pri la sep katolikaj sakramentoj, klarigante kaj iafoje pruvante kristanan doktrinon per la filozofio de Aristotelo. Inter aliaj, ĝi enhavas unu el la plej bonaj klarigoj de la tre malklara kristana ideo, la Triunuo.

Laŭ strukturo, la Summa estas aro de demandoj, ĉiu pruvante kaj klarigante iun kristanan veron, kutime per la ideoj de Aristotelo. En ĉiu demando, Akvino argumentis kontraŭ kaj pro la demando.

La rezonado de Akvino en la </cite>Summa</cite> ĝenerale estas bona kaj klara, sed iafoje ĝi estas malforta, eĉ suspektinda (ekzemple, kiam li argumentas pri la animoj de bestoj). Lia rezonado estas precipe malforta kiam li rezonas laŭ etimologio, latina signifo aŭ metaforo.

Fido kaj Racio: Kvankam la Summa komencas kun pruvo de la ekzisteco de Dio (por legi la anglan tradukon, klaku ĉi tie), ĝi ne ĝenerale pruvas kristanismon. Kontraŭe, Akvino antaŭsupozas la verecon de kristanismo. Laŭ Akvino, ekzistas du ĉefaj fontoj de vero: la racio de homo kaj la vorto de Dio; scienco kaj religio, kiel ni dirus. La unuan ni bezonas por vivi tempe en la mondo, kaj la duan por eniri en eternan vivon en la ĉielo kun Dio. Kvankam ni povas atingi iom de la vero pri Dio sole per nia natura racio (kiel Aristotelo aŭ Kartezio faris), tio ne sufiĉas por savi nin el infero?. Tial Dio malkaŝas al ni la veron kiu sufiĉas por savi nin. Tia vero estas aŭ malatingebla sole per racio aŭ estas atingebla sed ne klare kaj sendube. Dio malkaŝas ĝin al ni per la dogmo de la eklezio, precipe per la Biblio. Sed tia dogmo ne estas la tuta vero, sed nur la vero necesa por iri al ĉielo. Kiel Galileo trafe diris poste, "La Biblio montras kiel iri al ĉielo, ne kiel la ĉielo iras".

De vero, alivorte, parto estas pruvebla per racio, parto per fido, parto per fido kaj racio, kaj parto nek per fido nek per racio. La lasta estas sciita de Dio sed ne de homo.

Ĉar fido kaj racio ambaŭ devenas de Dio, ambaŭ necese pravas (sed ne necese nia erarema uzo de ili). Tial, Akvino konkludis ke fido nek estas tute pruvebla per racio (iuj veroj estas super racio) nek estas malpruvebla per racio (vero ne povas kontraŭdiri alian veron): "Kvankam fido nia ne estas subjekto de racio, ne tamen estas kontraŭ racio, sed super ĝi". Fido estas superracia sed ne kontraŭracia. (Komparu Unamunon).

El la supra sekvas ke kristanismo (fido, religia kredo, ktp) ne estas sendube kaj en tuto pruvebla sole per racio aŭ scienco. Ĝia vero staras super la homa scipovo de scienco. Tial la antaŭsupozado de kristanismo estas por Akvino ne trompo sed neceso.

Sed tio ne necesas la malpruveblecon de kristanismo: kiel en matematiko, ni povas malpruvi antaŭsupozon se ĝi necesas konkludon kontraŭdirantan. Tial Akvino, por havi sistemo tute vera kaj logiko?, devis diri ke iu ajn racia argumento kontraŭ kristanismo devas enhavi eraron -- eraro de logiko, scio aŭ kompreno. Ĉi tion li penis montri en Summa Theologica kaj Summa Contra Gentiles.

La naturo de homa scio: Kie Aristotelo diris ke homa scio estas konstruita per racio sur la fundamento de faktoj kaj memevidentaj veroj, Akvino konsentis sed aldonis al la fundamento fidon, t.e., la malkaŝon de Dio. Post kvar jarcentoj, Kartezio kaj Locke denove reskribos la formulon de homa scio.

Post morto

Kvankam lia filozofio, tomasismo, estis malakceptita dum vivo, post morto ĝi fariĝis la precipa filozofio de la universitatoj de la Okcidento ĝis la jarcento 17 kaj de la Katolika Eklezio ĝis hodiaŭ. En la 14-a jarcento, la nova sintezo estis belege esprimita en la poemo de Danto, La Komedio Dia. Post iuj jarcentoj de florado, tomasismo kiel skolo fargixis malfekunda kaj fermita al novaj ideoj. Dum la jarcento 16, la Eklezio perdis potencon en norda Eŭropo (kie la Summa Theologica estis brulita de Lutero), kaj dum la 17-a la fiziko kaj astronomio de Aristotelo estis malpruvita de Galileo. Kvankam tomasismo plejparte ne dependas de la malpruvita parto de Aristotelo, iom post iom ĝi perdis favoron. Sed eĉ post tri jarcentoj, nenia unuigita sistemo de filozofio leviĝis sur ĝiaj cindroj en la Okcidento.

Dum la jarcento 20, kiam la fendo inter scienco kaj religio fariĝis abismo, intereso pri tomasismo rekreskis. La tri plej konataj tomasistoj de la jarcento estis Jacques MARITAIN kaj Etienne GILSON, ambaŭ el Francio, kaj Mortimer ADLER el Usono.

Ĉe nivelo pli profunda, pli kultura, la sintezo de tomasismo ebligis la kuniĝon de scienca kaj kristana penso. Tomasismo fariĝis la eniro por (greka) scienca penso en la kristanan Okcidenton, ebliginte la Eklezion vidi sciencon ne kiel minaco. Samtempe, kristanismo ebligis sciencistojn kredi ke la universo estas laŭregula kaj racia, kaj tial sciebla kaj esplorebla tute per homa racio kaj sentumo. Kiel Stanley Jaki observis, moderna scienco estis mortnaskita en ĉiu ĉefa kulturo? -- greka, hinda, ĉina, egipta, ktp -- escepte de la kristana Okcidento.

Se Akvino vivus nuntempe, li estus la plej suprizita de ŝtonoj el la luno, kiuj montras ke la ĉielo estas same kiel la tero. Laŭ Aristotelo, la du estas tute malsama, la tero konstruite el la elementoj tero, akvo, aero kaj fajro, sed la ĉielo el elemento ĉiela, kvintesenco.

Kompreno de Akvino helpas kompreni pli profunde katolikismon kaj, tiale, eŭropanan literaturon, precipe inter 1300?-1650. Ekzemple, Danto, Ŝekspiro kaj Joyce estis formigitaj de la tomasisma penso, spite de religia kredo.

Konsilo al la Leganto:

Unue: la verkoj de Akvino estas longegaj kaj por legi ilin vi devas havi disciplinon kaj firman volon. Vi ne povas legi, ekzemple, Summa Theologica-on dum kelkaj vesperoj. Anstataŭ, vi devas legi lin iom post iom, tago post tago; regule, ade.

Due: scio pri la filozofio de Aristotelo, aŭ eĉ de mezepoka Eŭropo, estas tre utila por kompreni Akvinon -- ĉar li supozas ke vi scias la ĉefajn ideojn de Aristotelo. Sen tio, vi miskompenos Akvinon kaj li konfuzigos vin. De Aristotelo, mi rekomendas ke vi legi almenaŭ ĉi tiujn: Metafiziko, Fiziko, De Animo, Etiko, Kategorioj, kaj Posta Analitiko. Se vi povas legi plue, tio estus pli bona. Se vi mankas tempon por legi Aristotelon, tiam legu bonan enkondukon al Akvino aŭ Aristotelo. Mia artikolo pri Aristotelo estas komenco, sed ne sufiĉas.

Trie: pri Summa Theologica, se vi deziras legi ĝin tute, vi devos trovi la tutan tekston en lingvo komprenebla. Tio ne estas facila, almenaŭ en mia lando (Usono). Ĉar ĝi estas tiom longa, ofte vi trovas tekston netutan, eĉ en biblioteko. Se via biblioteko mankas ĝin, serĉu en librovendejo brokanta aŭ katolika.

Ekzempleroj de Summa ofte ekzistas en la originala latina, kaj se vi regas la latinan, konsideru tion -- la latina de Akvino estas facila kaj legebla ( specimeno), Mia ekzemplero de Summa en la latina (presita je 1932 en Italio) kostis 40 w el librovendejo brokanta (mi ricevis ĝin kiel donaco de mia fratino).

Aldone, se vi regas la anglan, vi eble trovi la tutan tekston surrete (klaku ĉi tie) -- elŝutu kaj presu kaj legu ĝin kelkaj paĝo?j po tago.

Se Akvino dormigas vin, legu la poezian esprimon de lia penso, La Dia Komedio de Danto.

Laŭ mia scio, Akvino ne estas tradukita en Esperanton.


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 13, 2002 2:17 am by Chuck SMITH (diferencoj)
Serĉu: