[Hejmen]Sakramento

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Sakramento estas rito de kristanismo kiu donas la gracon de Dio al kredanto. Graco estas potenco de Dio, kiu helpas nin esti morala kaj sankta. Sakramento ofte ankaŭ markas ŝanĝo de stato.

Laŭ katolikismo, sakramento estas "kanalo de graco", kaj ĝi agas magie, ne simbole. Ĉiu sakramento agas ne simbole sed magie per la sacerdoto? (kiel instrumento) pro la potenco de Dio kaj la ricevemeco de la kredanto. Ĉar homo estas laŭ naturo pekulo, ne sanktulo, la helpo de la sakramentoj necesas por eviti inferon?.

En ortodoksismo la sakramentoj estas nomata la misteroj (la [[greka lingvo|greka]] vorto por la latina sacramentum).

Ortodoksismo kaj katolikismo rekonas sep sakramentojn:

  1. bapto
  2. konfirmacio
  3. komunio
  4. konfeso
  5. matrimonio
  6. ordino
  7. unkto

Protestantismo rekonas bapton kaj komunion kaj, en la kazo de luteranismo?, ankaŭ konfeson. La protestanta interpreto de komunio estas profunde malsama.

En protestantismo, sakramento ofte estas simbola: ĝi ne estas la efektiva kanalo de graco, sed ĝia simbolo. Pro tio, protestantismo ne bezonas sacerdotojn.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 27, 2002 10:03 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: