[Hejmen]Lutero

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Martino LUTERO (1483-1546) (germane, Martin Luther), aŭgustenana monaĥo kaj germana profesoro?, estas la fondinto de protestantismo, unu el la tri ĉefaj branĉoj de kristanismo. Pro tio, li estas unu el la plej influa homo de la mondo. Je la 31-a de oktobro 1517 li najlis sian 95 Tezojn al la pordego de preĝejo de Wittenburg, lia protesto kontraŭ la korupteco? en la katolika eklezio. Ĉi tiu ago estis la origino de protestantismo. Kaj ankaŭ la origino de luteranismo, la unua protestanta sekto, kiu ankoraŭ daŭras la precipa sekto en Germanio kaj Skandinavio. Ekster ĉi tiu regiono, la precipanta protestantismo estas la de Zvinglo kaj Kalvino, kiu estis disvolvigita en Svislando dum 1520-60, kaj floris precipe en la landoj angleparolantaj.

Kvankam Lutero protestis kontraŭ la korupteco de la Eklezio, lia doktrino estis hereza: li protestis ne nur kontraŭ la korupta uzo de aŭtoritato en la Eklezio, sed kontraŭ la ideo de aŭtoritato mem.

La ĉefa doktrinoj de Lutero, kiuj fariĝis la koro de protestantismo kiel herezo:

Vivo

En julio 1505, Lutero preskaŭ estis frapita de fulmo kaj diris, "Sankta Ana, helpu min. Mi fariĝos monaĥon." Tiel li fariĝis aŭgustenana monaĥo. En 1507, Lutero fariĝis sacerdoto?. En 1508 li estis sendita al la universitato de Wittenburg por studi pri Aristotelo. En 1510 la aŭgustenanoj sendis lin al Romo? pro iu afero. Romo ŝancelis Luteron: tie li vidis la diboĉadon de la korteganoj de la Eklezio.

En 1512 li fariĝis doktoro kaj studis and instruis pri la Biblio, precipe pri la epistoloj de Paŭlo.

En la monaĥejo kaj la universitato, Lutero praktikis severan sinregadon, pentofaradon kaj ofte konfesis siajn pekojn. Sed tio donis al li nek pacon de koro nek certecon de menso pri sia eterna savo. Sub la influo de sia amiko Staupitz, Lutero profunde studis la Biblion, ne nur profesie, sed por si mem. En la Biblio li fine trovis la solvon:

Ĉar la justeco de Dio malkaŝiĝas en ĝi de fido al fido, kiel estas skribite: La virtulo vivos per sia fideleco. ( Romanoj 1:17)

La savo de Kristo, Lutero finfine komprenis, ne venis de iu ajn faro de pento aŭ bono, sed sole per fido en Kristo mem, fido kiun estas donita per la graco (la senmerita favoro) de Dio. Tio fariĝis la koro de lia reformo kaj doktrino.

Pro via nova kompreno pri la fido, li estis instigita protesti la praktiko?n de indulgoj, per kiu la Eklezio korupte vendis pardonojn por la punoj de purgatorio?. En 1517, Lutero najlis siajn 95 Tezojn al la pordego de preĝejo de Wittenburg, kiu protestis kontraŭ indulgoj. Dum 1517-21, Lutero penis reformi la Eklezion.

En 1520 Lutero skribis tri leterojn kontraŭ la Eklezio:

En tiuj li klarigas lian reformon kaj doktrinon.

Al la Eklezio, lia doktrino ne estis iu pura kaj reformita -- reveno al veroj forgesitaj -- sed iu nova kaj hereza. Je la 3-a de januaro 1521, Lutero estis deklarita herezulo de papo Leono X kaj estis ekskomunikita. Lutero estis venigita al Worms kaj aperis antaŭ la germana imperiestro Karlo kaj siaj princoj kaj la reprezentanto de la papo. La imperiestro kaj la papo deziris Luteron rezigni sian herezon, sed anstataŭ Lutero defendis sian novan doktrinon:

Krom se mi estas konvinkita de la atesto de la Skriboj aŭ de klara rezono, (ĉar mi ne fidas en la papo nek la koncilioj per si mem, ĉar ili klare kaj ofte eraris kaj memkontraŭdiris), mi estas ligita al la Skriboj, kiujn mi citis, kaj mia konscienco estas kaptito de la Vorto de Dio. Mi ne povas rezigni iun ajn kaj ne tiele faros, ĉar agi kontraŭ mia konscienco estas nek maldanĝera nek prava. Mi ne povas fari alie.

La imperiestro kondamnis lin kaj la amikoj de Lutero kaŝis lin en la kastelo de Wartburg.

La doktrinoj de Lutero disvastigita tra Germanion kaj estis subtenitaj de la eta nobelaro kaj kamparanoj, kiuj ribelis en 1522, treninte Germanion en militon. La lukto daŭris ĝis 1536, kvankam milito revenis en la 1540-oj. Finfine, en la Paco de Augsburgo de 1555, post la morto de Lutero, post jaroj de milito, kie nek katolikaj nek protestantaj armeoj povis venki decidige, Germanio adoptis la principon de cujus regio, eius religio ("kies regio, lia religio"), kie la loka reganto decidas pri la religio de sia regataro. Eĉ hodiaŭ Germanio estas parte katolika, parte protestanta.

En 1522, en la kastelo de Wartburg, Lutero tradukis la Novan Testamenton el la greka en la germanan lingvon. Poste li tradukis la Biblion entute, eldonita en 1534. Lia traduko, kaj liaj aliaj skriboj, helpis formigi la germanan kiel nacian, skribitan lingvon.

Je la 13-a de junio 1525, Lutero edziĝis al eksmonaĥino, Katerina von Bora. Li havis ses gefilojn: Johano, Elizabeta, Magdalena, Martino, Paŭlo kaj Margareta. Lia familio loĝis en eks-monaĥejo.

Pri la finaj jaroj....

Doktrino

La fundamenta malsamo inter la doktrino de Lutero kaj la doktrino de katolikismo :

Ĉi tiuj diferencoj fariĝis komuna al la plimulto de protestantismo.

Lutero diris meso?n en la germana, ne en la latina (la tiama kutimo), kaj oferis komunion en ambaŭ formoj -- pano kaj vino (la roma katolika eklezio nur oferis la panon dum 1365-1965).

Sed la meso ne jam estis pri la oferdono de Kristo por niaj pekoj. Komunio ne jam estis centro de la Diservo, sed la prediko, ĉar ĝi instigas fidon.

Li retenis tri el la sep katolikaj sakramentoj: bapto, komunio kaj konfeso.

Kristo kaj vino kaj pano: Lutero kredis ke Kristo estas fizike en la pano kaj vino de komunio, sed ne per transsubstancigo (la katolika doktrino), sed per kunsubstancigo, kie Kristo estas kun, en kaj sub la pano. Laŭ Kalvino, la pano kaj vino ne ŝanĝas, sed la kredanto mem kiu manĝas ilin kun fido. Laŭ Zvinglo la rito estas tute simbola. Ĉi tiu malsamo de doktrino fendos protestantismon.

Lutero kredas ke infanetoj povas baptiĝi.

Ĉar merito estas senutila, luteranismo abolis la monaĥejojn. Lutero mem rompis sian monaĥan voton kaj poste edziĝis. (La germanaj princoj, kiuj poste protestantiĝis, rabis la riĉon de la monaĥejoj).

Lutero diris ke homo ne posedas libervolon, ke Dio antaxudecidis pri tiuj, kiuj estos savitaj. Tio estas la doktrino de antaŭdestinismo?. Lutero kredis en unuobla antaŭdestinismo kaj ne en la pli severa duobla antaŭdestinismo de Kalvino. Laŭ Kalvino, Dio antaŭdecidis ne nur la savotaron, sed ankaŭ la damnotaron. Erasmo? defednis la katolikan doktrinon de libervolo kontraŭ Lutero.

Lutero en sia traduko de la Biblio, metis la librojn de la apokrifo? kiel aldonaĵoj post la korpo de la Malnova Testamento kaj la librojn Jakobo, Judas, Hebreoj kaj Apokalipso kiel aldonaĵoj post la korpon de la Nova Testamento. Lutero vidis tiujn librojn kiel edifaj sed ne kiel la Vorto de Dio. La libroj de Makabeoj de la apokrifo subtenas la katolikan doktrinon de purgatorio, kaj Jakobo la katolikan doktrinon pri merito, doktrinoj kontraŭ kiuj Lutero staris (kaj doktrinoj kiuj estas la surbazo de indulgoj).

Lutero ne forigis la kulton de Sankta Maria. Li kredis ke ŝi estis virgulino ĝis morto.

Post Morto

Melanktono, kiu regis la luteranan eklezion post Lutero kaj skribis la kredon de luteranismo (la Konfeso de Augsburgo), moderigis la doktrinon de Lutero. Ekzemple, li re-enkondukis la ideon de libervolo kaj remetis la librojn Jakobo, Judas, Hebreoj kaj Apokalipso en la korpon de la Biblion.

La doktrino de pravigo sole per fido de Lutero fendis la eklezion, ekis la protestantan reformado kaj du jarcentojn da milito. Tamen, je la 31-a de oktobro 1999, je la 482-a datreveno de la 95 Tezoj, la luterana kaj katolika eklezioj harmoniis ilian komprenon pri la doktrino.


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 27, 2002 10:48 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: