[Hejmen]Komunio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Komunio estas sakramento kiu estas rita manĝo de pano kaj vino por memorigo pri Kristo.

Laŭ protestantismo, la pano kaj vino estas simbolo de la korpo kaj sango de Kristo, sed ne la efektiva korpo kaj sango. Jesuo eble ĉeestas en la sakramento, sed la pano kaj vino ne estas la efektiva korpo kaj sango. Zwingli diris, ke la sakramento estas tute simbola. Lutero kaj Kalvino diris, ke Jesuo ne estas en la pano sed en la kredanta manĝanto. Lutero diris, ke Kristo estas fizike en la pano kaj vino, sed ne per transsubstancigo (la katolika doktrino), sed per kunsubstancigo. La disputo krevis la protestantan eklezion.

Laŭ katolikismo kaj ortodoksismo, la komunio aŭ eŭkaristio? -- la pano kaj vino -- fariĝas la vera sango kaj korpo de Kristo, kaj ne ĵus simbole aŭ spirite, kvankam la ekstera apero restas same. Sankta Tomaso Akvino klarigis la procezon per la ideo de transsubstancigo. Per la eŭkaristio ni partoprenas en la korpo kaj sango de Kristo, kaj tial en lia venko super peko kaj morto. Ĝi estas nia nutraĵo spirita, la pano de la ĉielo, per kiu ni estas fortigita iri laŭ la volo de Dio sur la tero kaj tial al [la ĉielo]? post morto. Sed la eŭkaristio devas esti manĝita kun fido kaj koro ricevema.

La eŭkaristio estas oferita ĉiu meson?. Ĉiu kredanto nekonscianta de grava peko? (murdo, adulto, ŝtelo, ktp) povas ricevi la eŭkaristion; alie li devas konfesi siajn pekojn en konfeso antaŭ ol li povas ricevi ĝin. La eŭkaristio donas pardonon pri malgravaj pekoj (kolero, volupto, egoismo, ktp).


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 27, 2002 10:37 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: