En juneco, Kalvino studis en Parizo por esti sacerdoto? kaj ŝatis studi teologion, la hebrean kaj la grekan. Sed poste en 1533 li turnis kontraŭ la Eklezio, kies estraro estis diboĉa, pastraro neklera kaj laikaro laŭrita. Li komencis paroli kaj skribi kontraŭ ĝi kiel protestanto. Pro lia kontraŭstaro li devis fuĝi en 1534 el Francio al Baselo, Svislando. En 1541 li iris al Ĝenevo, tiama rifuĝejo por protestantoj tra Eŭropon, kaj li fariĝis religia estro tie.
Spite de lia posteno en Ĝenevo, la plej grava influo de Kalvino devenas de lia penso kiel esprimita en siaj verkoj. Lia majstra verko estas la Institutoj de Kristana Religio, unuafoje eldonita en 1536. Li ankaŭ verkis komentaron pri la Biblio . Li verkis bonstile, precipe en la latina, la tiama interlingvo de Eŭropo, sed ankaŭ en la franca.
Same kiel Lutero, Kalvino kredis je:
Kalvino interpretis la Biblion por si mem, kvankam li kredis al la Kredo Nicea kaj estis influita de Aŭgusteno kaj aliaj fruaj patroj de la Eklezio);
Malsame kiel Lutero, Kalvino kredas al severa formo de antaŭdestinismo?: kie Lutero kredis en unuobla antaŭdestinismo, Kalvino kredis en duobla antaŭdestinismo. La unuobla diras ke Dio, antaŭ la fondo de la mondo, elektis ls savotojn kaj poste savas ilin sole per sia senmerita graco; nenia homa ago povas ŝanĝi la antaŭdecidon de Dio. La graco de Dio instigas fidon en la elektito. Sed duobla antaŭdestinismo, en kiu kredis Kalvino, plue diras ke Dio, per elektado de la savotojn, implice kaj konscie elektis la damnotajn! Eĉ la falo de Adamo? estis antaŭvolita de Dio! La horora majesteco de Dio. Ĉi tion la aliaj protestantoj ne povis gluti, sed sufiĉa respondo kontraŭ Kalvino mankis al ili.
Kie katolika penso diras, ke Dio estas ĉioscia sed homo posedas libervolon, Kalvino diras, ke Dio estas ĉioscia ĉar lia volo sole estas libera kaj ĉiopova. Laŭ Kalvino, la libervolo de homo kontraŭdirus la ĉiopovecon de Dio.
Tia duobla antaŭdestinismo ŝajnas maljusta al la homa okulo, sed efektive estas justa (kvankam super nia malforta homa scio kaj kompreno) ĉar Dio ne povas esti maljusta. Kiel en la libro de Ijob.
Merito: Ni ĉiuj meritas punon, la koleron de Dio, infero?n, ĉar ni ĉiuj pekas. Ni, kiel idoj de Adamo, estas tiel pekema, ke ni ne povas meriti la favoron de Dio. Sed Dio, per sia kompato, donacas al iuj -- la elektitoj -- la gracon de savanta fido en Kristo, kies mortpuno repagas kaj kovras niajn pekojn. Sed tia graco ne estas rajto, ŝuldo, premio, rekompenco aŭ salajro, sed la libera, senmeritebla donaco de Dio.
</b> Unu grava, praktika konkludo de la antaŭdestinismo de Kalvino: se Dio donas al vi la gracon por fidi en Kristo, vi estas unu el la elektitoj, tial via savo estas certa kaj neperdebla -- "unufoje savita, ĉiam savita" estas la devizo. Pro tio, monaĥismo kaj pentofarado mankas al kalvinismo, kaj eĉ virto al malriĉeco.
La elektitoj estas rekoneblaj per tri signoj:
Sakramento: laŭ Kalvino, Kristo klare fondis nur du sakramentojn: bapto kaj komunio:
bapto: la rito de kristaniĝo, ĝi forlavas viajn pekojn, ne nur pekojn pasintajn sed, laŭ Kalvino, eĉ pekojn estontajn, fariĝante pentofaradon superflua. Pro la ŝablono de cirkumcido, Kalvino instruis ke eĉ beboj povas esti baptitaj.
komunio: la rita manĝo de vino kaj pano, per kiu oni partoprenas en Kristo. Laŭ Kalvino, la korpo kaj sango de Kristo nek estas en la pano kaj vino de komunio fizike, kiel katolikismo kaj Lutero instruas, nek nure simbole, kiel Zvinglo kaj multe de moderna protestantismo instruas, sed spirite, kion Kalvino komprenis kiel la antikva doktrino, la doktrino ja de Aŭgusteno. La pano kaj la vino nur estas pano kaj vino, sed kiam ni prenas la panon kaj vinon kun fido, ni partoprenas en la graco de Kristo, kiun li tiam sendas al ni per la Spirito Sankta (kaj ne per la pano kaj vino mem).
Pri Diservo, Kalvino permesis kantadon de psalmoj kiel la sola formo de muziko aŭ eĉ belarto en preĝejo. Li malpermesis bildojn de sanktuloj aŭ eĉ de Kristo sur la Kruco; sed li permesis simplan krucon sen bildo de Kristo.
Kvankam Kalvino estis severa kaj purisma rilate al Lutero, li estis modera rilate al la Svislando de sia tago. Ekzemple, Kalvino kredis al la Triunuo, beba bapto kaj profesia pastraro.
Kalvino estis grave influita de Aŭgusteno, precipe de lia penso pri antaŭdestinismo, sed la kalvinisma doktrino estas multe pli severa ol la aŭgustena (kiu diras ke homo posedas libervolon).
Unu el la studentoj de Kalvino estis Johano Knokso, kiu poste fondis presbiterianismon en Skotlando.