[Hejmen]Jesuo Kristo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Vivo Interpreto Fontoj

Jesuo Kristo (-5? al 30?) (latine, Jesus Christus; greke, Iesous Ĥristos), juda predikanto kaj profeto, fondis kristanismon, lia speco de judismo kiu fariĝis unu el la ĉefaj religioj de la mondo. Kristanoj kredas ke li estas Dio kaj aliajn mirindaĵojn pri li. Dio aŭ ne, klare li estas unu el la plej influa homo de historio, kune kun Mohameto kaj Budho. Li ĉefrolas en la dua kristana parto de la Biblio, la [Nova Testamento]?.

Notu: Ĉi tiu artikolo asertas pri li nur tion, kion samepokaj nekristanaj fontoj asertis pri li, kaj raportas kristanan aŭ partian kredon pri li kiel tia.

Vivo

Jesuo naskiĝis ĉirkaŭ -6 -- eble je la printempo de -5 -- en Judio?, gubernio de Romio?. Laŭ la Biblio, Jesuo naskiĝis sub la reĝo Herodo la Granda sub la Stelo de Bet-Leĥem. Do li ŝajne naskiĝis inter -12 kaj -4.

Laŭ tradicio, lia naskiĝtago estas festata je la 25-a de decembro (Kristnasko?), kvankam li probable naskiĝis en la printempo (notu la ŝafistojn en la rakonto pri lia naskiĝo en la Biblio). Kiam Maria, lia patrino, gravediĝis, ŝi ne estis edzinigita. Unuj diris ke lia patro estis Jozefo, tiama fianĉo de Maria, aliaj romia soldato, kaj eĉ aliaj -- la kristanoj kaj islamanoj -- la spirito de Dio. Dum parto de lia infaneco, Jesuo loĝis en Egipto. Li ŝajne havis almenaŭ unu fraton, Jakobo, kvankam li eble estis kuzo aŭ duonfrato.

Jesuo faris miraklojn?, allogis sekvantojn for de judismo, instruis novan leĝon kaj religion, kaj eĉ antaŭdiris sian morton. Estante minaco kontraŭ Juda religio kaj Romio?, li aperis antaŭ [Pontio Pilato]?, la Romia aŭtoritato de Judio? (reginte 26-36), kaj, juĝata kulpa, estis mortigita sur kruco de soldatoj de Romio. Li estis mortigita je la tago antaŭ Pasko? (grava Juda ferio je la komenco de printempo) ĉirkaŭ 30 por krimoj kontraŭ religio. Kiam li mortis, la ĉielo estis mallumigita.

Kiel tia fiaskema juda profeto fariĝis fondinto de monda religio? La kriza fakto estas ke liaj sekvantoj kredis ke Jesuo leviĝis el la mortintoj. Bedaŭrinde, nur kristanaj fontoj raportis pri tio, kaj eĉ ili ne raportas pri ia ajn postmorta apero antaŭ nekredantoj (escepte de la raporto de la evangelio de Petro, evangelio ne akceptita de kristanoj). Sed la kristana kredo pri la releviĝo ne nur estas afero de fido, sed ankaŭ estas racia argumento por ĝia historieco.

Laŭ la raporto de la Biblio, la postmortaj aperoj emis okazi je tagiĝo aŭ krepusko al sekvantoj en loko izolita (ekz., la tombo, serurita ĉambro, strando aŭ vojo malplena).

Jesuo regis la aramean? kaj eble iom de la greka (la komerca lingvo). Laŭ la Biblio li ankaŭ estis alfabeta kaj povis legi la hebrean?.

Interpreto

Laŭ la judoj , Jesuo estis falsa kaj blasfemata profeto kiu sorĉis kaj logis judanojn for de judismo. Kvankam ili atendis la Kriston anoncitan de siaj profetoj, ili kredis ke la Kristo estus reĝo karna kaj politika kiu venkus kaj regus la mondon en epoko de paco, tute malsimile al Jesuo. La titolo Kristo devenas de la greka vorto ĥristos, la oleo metita sur nova juda reĝo dum lia entroniĝo.

Laŭ la kristanoj , Jesuo estis tute Dio kaj tute homo (sed sen peko), kaj fakte estas la solenaskita [Filo de Dio]?: li estis naskigita de virgulino, Maria , kiu estis gravedigita de la [Spirito Sankta]? (t.e., Dio). Post lia morto sur la kruco, li estis entombigita. Li subeniris al infero? kaj, je la tria tago, estis relevigita el la mortintoj kaj, post 40 tagoj sur tero, supreniris al ĉielo, kie li nun estas, dekstre de la Patro. Jesuo revenos al tero je la Tago de Juĝado kiam li juĝos ĉiun homon, vivantan aŭ mortintan: la bona vivos ĉiam en la Regno de Dio kaj la malbona vivos ĉiam brulantaj en lago de fajro (infero). Jesuo mortis sur la kruco kiel pago al Dio por niaj pekoj, savante nin el infero (sed nur se ni kredas al li).

Laŭ la gnostikoj , Jesuo estis nek Dio nek homo sed Sendinto de Lumo de Dio. Kaj ne de la juda Dio aŭ la katolika Dio, kiu estis dio pretenda, sed de la vera Dio. La misio de Jesuo ne estis morti por niaj pekoj, sed por transdoni al ni sekretan scion, (greke, gnosis), por liberigi nin de iluzio kaj de ĉi tiu koruptita mondo. La ĉefa evangelio de la gnostika Jesuo estas la evangelio de Tomaso, kiu estis verkita en la [jarcento I]? aŭ II. La unuaj komentaroj pri la evangelio de Johano estis gnostikaj, tial gnostikismo estas tre frua kaj eble radika formo de kristanismo.

Laŭ gnostikismo, Jesuo nur ŝajne suferis kaj mortis sur la kruco. Tial lia releviĝo ne estis neatendita.

...

Laŭ la islamanoj , Jesuo estis sankta profeto de Dio, faris miraklojn, estis najlita al kruco kaj eĉ estis naskigita de la virgulino Maria per la spirito de Dio, sed li ne estas Dio aŭ filo de Dio -- ideo blasfema al islamo. Li estas menciita en la Korano kune kun Moseo, Abraham, Noah, Mohameto, ktp, kiel profeto, kaj estas tute homa kiel ili. Ekzemple, Jesuo, kiel Moseo, povis fari miraklojn ĉar Dio donis la potencon al li -- ne ĉar li estis Dio mem. La kristanoj ne komprenis tion kaj faris lin dio.

Laŭ la modernistoj , Jesuo eble ne eĉ ekzistis sed estis mito inventita de fiŝkaptistoj kaj kredita de naivaj kamparanoj. Aŭ eble Jesuo fakte ekzistis kaj estis saĝa homo, sed li certe ne faris miraklojn aŭ releviĝis el la mortintoj kaj tial ne estis Dio veninta al tero. Modernismo estas materialisma en filozofio kaj tial kredas ke miraklo estas malebla. Tial ĝi kredas ke la kristana rakonto pri Jesuo necese malpravas iele. (Legu la tezon de Hume kontraŭ mirakloj en Ĉapitro 10 de Pri Homa Kompreno). La plej klera versio de la modernisma Jesuo estas la de usona profesoro? [John Dominic CROSSAN]? en lia 1991 libro, The Historical Jesus ("La Historia Jesuo").

Fontoj

La precipa fonto pri Jesuo estas la kvar evangelioj de Mateo?, Marko, Luko?, kaj Johano </cite> en la Biblio. Ĉi tiuj estis verkitaj dum 70 - 100 (t.e., pli ol 40 jaroj post la morto de Jesuo) kaj rakontas pri Jesuo laŭ la kristana kredo. Laŭ Sankta Ireneo de la [jarcento II]?, Marko estis la evangelio de [Sankta Petro]? verkita de lia sekvinto Marko, Luko estis la evangelio de Sankta Paŭlo verkita de lia sekvinto Luko, kaj Johano estis la evangelio de Sankta Johano verkita de li mem en maljuneco en Efeso.

La evangelio de Tomaso ankaŭ eble devenas de la 1-a jarcento (sed ankaŭ eble de la 2-a), sed la Eklezio ne ĝin rekonis kiel vera evangelio kaj tial la Biblio ne enhavas ĝin.

Ekzistas ankaŭ aliaj evangelioj, ekzemple la de Petro, Filipo, Maria kaj Hebreoj, el kiuj ni nur havas erojn, sed ili ŝajne estis verkitaj en la jarcento II aŭ poste. Kleruloj rekonstruis el la evangelioj de Mateo kaj Luko la perditan Q Evangelio ; kaj el Johano, la perditan evangelion de Signoj. Ili eble estis verkitaj dum 50-70.

Sed la senduba plej frua fonto pri Jesuo ne estas la evangelioj, sed la leteroj de Sankta Paŭlo , verkitaj dum 48-63 (du jardekoj post la morto de Jesuo). Spite ilia frueco, ili priskribas la tute tradician kristanan komprenon pri Jesuo -- Jesuo kiel la Filo de Dio enkarnigita kiel homo por morti por niaj pekoj kaj relevigita el la mortintoj.

La precipaj fontoj el la [jarcento I]? laŭ jardeko:

La Didakeo? kaj 1 Klemento ne aperis en kristanaj biblioj post la [jarcento IV]?. 1 Klemento estas letero de Klemento (papo? 88-97) al la eklezio de Korinto. La Didakeo estas la baza instruo de Jesuo kaj siaj apostoloj.

(La Biblio estas havebla en Esperanto en kelkaj formoj).

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 5, 2002 7:26 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: