(plusendita de Kredo Nicea)

[Hejmen]La Kredo Nicea

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

La Kredo Nicea estas mallonga sed preciza resumo de la kredo de kristanismo. Ĝi estis originale verkita en la [jarcento IV]? por klarigi la kredon de la Eklezio kontraŭ herezoj (precipe arianismo).

Jen la teksto en la latina lingvo:

Credo in unum Deum, Patrem omnipotentem, factorem caeli et terrae, visibilium omnium et invisibilium.

Et in unum Dominum Iesum Christum, Filium Dei unigenitum, et ex Patre natum ante omnia saecula. Deum de Deo, Lumen de Lumine, Deum verum de Deo vero, genitum non factum, consubstantialem Patri; per quem omnia facta sunt. Qui propter nos homines et propter nostram salutem descendit de caelis. Et incarnatus est de Spiritu Sancto ex Maria Virgine, et homo factus est. Crucifixus etiam pro nobis sub Pontio Pilato, passus et sepultus est, et resurrexit tertia die, secundum Scripturas, et ascendit in caelum, sedet ad dexteram Patris. Et iterum venturus est cum gloria, iudicare vivos et mortuos, cuius regni non erit finis.

Et in Spiritum Sanctum, Dominum et vivificantem, qui ex Patre [Filioque] procedit. Qui cum Patre et Filio simul adoratur et conglorificatur: qui locutus est per prophetas. Et unam, sanctam, catholicam et apostolicam Ecclesiam. Confiteor unum baptisma in remissionem peccatorum. Et expecto resurrectionem mortuorum, et vitam venturi saeculi. Amen.

Jen la traduko:

Mi kredas en unu Dio, la Patro ĉiopova, faranto de ĉielo kaj tero, de videbla ĉio kaj nevidebla.

Kaj en unu Sinjoro Jesuo Kristo, la [Filo de Dio]? solenaskita, kaj de Patro naskita antaŭ ĉio epoko.

Dio el Dio, Lumo el Lumo, Dio vera el Dio vera, naskita ne farita, kunsubstanca? kun la Patro; per kiu ĉio farita estas.

Kiu por ni homoj kaj nia savo, subiris el [la ĉielo]?.

Kaj enkarnigita estas de [Spirito Sankta]? el la Maria Virga, kaj homo farita estas.

Krucumite ankaŭ pro ni sub [Pontio Pilato]?, suferis kaj entombigita estis, kaj

releviĝis trian tagon, laŭ la Skriboj, kaj

superiris en la ĉielon, sidas dekstre de la Patro.

Kaj denove venos kun gloro, por juĝi la vivantajn kaj mortintajn, de kies regno ne estos fino.

Kaj en la [Spirito Sankta]?, Sinjoro kaj viviganto, kiu el la Patro [kaj la Filo] elvenis.

Kiu kun la Patro kaj la Filo kune estas adorata kaj kunglorigata; kiu diradis per la profetoj.

Kaj en unu, sankta, katolika kaj apostola Eklezio.

Mi konfesas unu bapton por pardono de pekoj.

Kaj atendas la releviĝon de mortintoj kaj la vivon de la venonta epoko.

Amen.

La Kredo estas produkto de la difino de la kristana fido verkita de la [Koncilio de Niceo]? (325) kaj de la [Koncilio de Konstantinopolo]? (381). Batalante kontraŭ multe de herezoj, kiuj temis pri la dieco kaj homeco de Jesuo kaj la preciza rilato inter la du, la koncilioj difinis la Kredon. Eĉ hodiaŭ ĝi restas la baza resumo de la kristana kredo.

Notu: la esprimo "kaj la Filo" -- Filioque?, en la originala latina -- kiun mi metis interkrampe, ne aperis en la originala kredo. Ĝi ne estis asertita ĝis la [Koncilio de Kalcedono]? (451), kaj ne aperis en la katolika liturgio ĝis post la [jarcento VIII]?. Ĝi ankoraŭ ne estas akceptita de la ortodoksismo. Fakte, en la [jarcento XV]? la ortodoska eklezio preskaŭ reunuiĝis kun la katolika, sed la katolika obstine rifuzis cedi tiun unu vorton -- Filioque.

Unu el al partoprenintoj en la koncilio de 381 estis Sankta Gregoro Nisseno.


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 5, 2002 6:13 pm by Brion VIBBER (diferencoj)
Serĉu: