[Hejmen]Arianismo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Religio > Kristanismo > Arianismo
Arianismo estas kristana herezo kiu floris dum la 4-a jarcento. Ario?, pastro de Egipto, instruis, ke Jesuo Kristo ne estas Dio sed estas supernatura kreito de Dio. Jesuo ja estas perfekta, dia, sed nek egala al Dio nek eterna. Li estas la Filo de Dio, la Logos de Dio, sed ne Dio mem. Do arianismo ne kredis al la Sankta Triunuo.

Por batali kontraŭ la herezon, la Eklezio formulis la Nicean Kredon je 325? ĉe la [Koncilio de Niceo]?. Sed pro la harfendado de vortoj de la arianoj kaj la subteno de iuj imperiestroj, arianismo ne estis tute kondamnita ĝis la [Koncilio de Konstantinopolo]? je 381?.

Arianismo floris inter barbaroj, soldatoj kaj riĉuloj (dum katolikismo floris inter la urba proletaro?). [Sankta Atanazio]? estis la ĉefa kaj la plej fama batalinto kontraŭ la herezo.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 10, 2002 10:11 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: