[Hejmen]Sankta Ireneo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Sankta Ireneo (125-202) (latine, Irenaeus) estis la dua episkopo de Lugduno (la nuno Liono, Francio, proksime de Ĝenevo), unu el la Patroj de la Eklezio kaj la plej grava teologo de kristanismo en la jarcento II. Li batalis kontraŭ la herezo de gnostikismo, precipe en lia libro Kontraŭ Herezoj (latine, Adversus haereses). En lia libro, li klarigis la doktrinojn de gnostikismo kaj montris, ke tiuj kontraŭdiris la instruojn de la Biblio kaj la apostoloj. Ĝis la jarcento X, kiam gnostikaj skriboj estis trovitaj en la dezerto de Egipto, Ireneo estis nia ĉefa fonto pri la doktrinoj de gnostikismo. Tamen la eltrovitaj skriboj montris, ke Ireneo skribis pri gnostikismo tre precize.

En Pruvo de la apostola predikado li priskribas sintezon de katolika doktrino ĉe la fino de la jarcento II. La nura konata versio de la verko estis eltrovita en 1904 en la armena. La originalo estis en la greka.

En lia ĉefa libro, Kontraŭ Herezoj, Ireneo montris, ke la Dio de la juda Biblio kaj la Dio de la kristanaj apostoloj estis la unu kaj sama Dio -- kontraŭ la doktrino de Marciono kaj aliaj gnostikoj. Li ankaŭ argumentis, ke Jesuo estis karne reala. Ireneo argumentis kontraŭ herezo per:

Ireneo helpis starigi la doktrinon de apostola posteuleco: laŭ la doktrino, nur la episkopoj, kiuj sekvas la apostolojn de Jesuo Kristo, institucie kaj senrompe, estas fidindaj instruantoj de la kristana vero. Post du mil jaroj la doktrino ankoraŭ estas tenita de katolikismo kaj ortodoksismo, sed ne de protestantismo (kiu anstataŭ instruas la doktrinon de sola scriptura).

Kontraŭ Herezoj estis verkita en la greka, sed la sola tuta version estas en laŭvorta latina traduko. Eroj ankaŭ ekzistas en la greka, siria kaj armena.

Ireneo estis greko kiu devenis de Smirno, Anatolio (la nuna Izmir, Turkio) kaj estis disĉiplo de Sankta Polikarpo de Smirno, kiu, laŭvice, konis Sanktan Johanon la Evangeliiston kaj aliajn apostolojn. Ireneo floris je la fino de la jarcento II. Li iris al Romo? je 177 por kunveni pri la herezo montanismo. Kiam li revenis, li fariĝis la episkopo de Lugduno en 178, post kiam la unua episkopo, Sankta Potino, estis martirita dum la persekutado sub la imperiestro Markaŭrelio.

Ireneo verkis en la greka, sed liaj verkoj nun ekzistas nur en traduko en la latina kaj la armena kaj per citaĵoj.

La Nova Testamento de Ireneo ne enhavis la librojn:

sed anstataŭ enhavis la librojn:

Komparu tion kun la Nova Testamento de Origeno de la jarcento III kaj Lutero de la jarcento XVI.

Lia listo de libroj de la Nova Testamento estis unu el la plej frua. La listoj de Ireneo kaj Tatiano estas la unua kun la kvar evangelioj (Mateo?, Marko, Luko?, Johano). Tio eble estis en respondo kontraŭ Marciono, kies sola evangelio estis "korektita" versio de Luko.

Laŭ Ireneo, Mateo estis verkita en la hebrea (li diris nenion pri versio greka), Marko estis la evangelio predikita de Petro kaj Luko la evangelio predikita de Paŭlo. Tiuj estis verkitaj de Marko kaj Luko, respektive, post la morto de Petro kaj Paŭlo.

La evangelio de Johano estis verkita de Johano mem en Efeso post la aliaj tri evangelioj.

Ireneo estis enterigita sub la preĝejo de Sankta Johano en Liono, poste renomita Sankta Ireneo. La tombo kaj liaj restaĵoj estis detruitaj en 1562 de la kalvinistoj.


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 5, 2002 10:20 pm by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: