Neniu scias la daton de la naskiĝo de Moseo, sed laŭ unu teorio, Moseo naskiĝis en la jaro 1513 a.K. dum la rego de [Tuthmosis II]
?. Konsekvence, la eliro
? okasis 80 jaroj poste, dum la nokto de la 14a de la monato Nissan en -1433 dum la rego la kruela faraono [Amenhotep II.]
? Tio estis la nokto de la Pesaĥo
?, kiam la
Eternulo batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando de
Egipto krom la Izraelidoj
?, kiam Li vidis la sangon de ŝafidojn en iliaj pordoj.
Laŭ la libro de la Eliro?, anĝelo de Dio aperis al Moseo en flama fajro en la mezo de arbetaĵo en la monto Horeb?, sed la arbeto ne forbrulis. Kaj Dio mem parolis al Moseo tie kaj diris al li, "Mi estas, Kiu estas." Poste, en la sama regiono en la Sinaj?, Moseo ricevis la Dek Ordonojn de Dio, eble la plej grava morala kodo por la humanaro;
Dio diris, "Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
- Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi.
- Ne faru al vi idolon, nek bildo de io.
- Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio.
- Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta.
- Respektu vian patron kaj vian patrinon.
- Ne mortigu.
- Ne adultu.
- Ne ŝtelu.
- Ne parolu kontraŭ proksimulo malveran ateston.
- Ne deziru la domon de via proksimulon; ne deziru la edzinon de via proksimulo... nek ion, kio apartenas al via proksimulo."
- Ĉapitro 20 de Eliro