[Hejmen]Ortodoksismo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Religio > Kristanismo > Ortodoksismo
Ortodoksismo (30-) estas la tria plej granda branĉo de kristanismo, havante 214 milionojn da anoj, precipe en orienta Eŭropo kaj okcidenta Azio. (La aliaj du branĉoj, la katolika kaj la protestanta, havas 1027 kaj 316 milionojn). Ĝi estas la orienta, greka branĉo de kristanismo, kiu havas 11% da ĉiuj kristano?j. Ĝi estas la ĉefa formo de kristanismo en Grekio, Rusio, Serbio, okcidenta Azio, ktp.

doktrino

La baza kredo de la Eklezio estas resumita en la Kredo Nicea. Ortodoksismo kredas ke la Biblio estas la sankta vorto de Dio, kaj sekvas la interpreton de la Grekaj Patroj (pensintoj kaj sanktuloj) de la frua eklezioj.

Ortodoksismo restas fidinda al la veroj de la unuaj sep tutmondaj koncilioj (kunvenoj de la tutmonda episkoparo por decidi pri punktoj de doktrino kaj praktiko?), estinte tre konservema depost tiam pri doktrino. Laŭ tio, la eklezioj nestora, armena, kopta kaj jakoba en la oriento, kaj protestantaj en la okcidento, estas herezaj, ĉar ili ne rekonas la tutan veron de la sep koncilioj. La eklezio katolika, aliflanke, ja rekonas la sep konciliojn, sed bedaŭrinde la papo?, la episkopo de Romo?, aldonis doktrinon post la sep koncilioj, tial katolikismo ankaŭ eraras. Ortodoksismo ne rekonas la aŭtoritaton de la papo.

simileco al katolikismo: Ortodoksismo ne rekonas la aŭtoritaton de la papo en Romo. Sed aparte de la papeco, la malsamo inter la ortodoksa kaj la katolika plejparte temas pri emfazo, ne la esenco: ekzemple, kvankam multaj ortodoksanoj kredas, ke Maria ĉieliris, ĝi ne estas oficiala dogmo kiel en la katolika eklezio. Simile, dum la katolika eklezio teorie konsentas kun la ortodoksa doktrino pri diservo per ikonoj (= bildoj de Jesuo kaj la sanktuloj kaj anĝeloj iel partoprenas en la dia, kiel preĝoj kaj la sakramentoj), praktike tia diservo estas rara inter katolikoj.

Tial, laŭ katolikismo, ortodoksismo ne estas herezo (malsamo de doktrino) sed skismo (malsamo de politiko). Katolikismo rekonas la sakramentojn de ortodoksismo, kvankam la inverso ne tenas.

...

sakramento

Ortodoksismo neoficiale rekonas sep sakramentojnmisteroj (la greka vorto por sakramento):

  1. bapto
  2. konfirmacio
  3. komunio
  4. konfeso
  5. matrimonio
  6. ordino
  7. unkto

moralo

La baza moralo estas la Dekologo de Moseo, precipe kiel klarigita de Jesuo en la evangelioj.

...

organizo

Ortodoksismo ne estas unu, centrigita eklezio sed ĉeno de landaj eklezioj, kiuj havas la saman doktrinon kaj sakramenton.

Ĉiu episkopo (estro de la eklezio por urbo aŭ gubernio) estas egala al ĉiuj aliaj. La eklezio de ĉiu lando aŭ gento plejparte agas sendepende de la aliaj. Super ĉio estas la Patriarko de Konstantinopolo (la nuna Istanbulo), sed lia potenco estas pli honora ol praktika. Li estas la unua inter egaloj.

Sub la episkopo estas la sacerdoto? aŭ sacerdotoj de ĉiu preĝejo. Li predikas kaj faras la sakramentojn.

Pastro povas edziĝi antaŭ ordino, sed ne episkopoj nek monaĥoj.

La spirita centro de ortodoksismo ne estas la episkopoj, sed la monaĥoj kiu praktikas kristanismon idealan, severan kaj mistikan.

historio

La ortodoksa kaj katolika branĉoj estis unu eklezio ĝis la Granda Skismo de 1054. Depost 476, kiam Romo falis al barbaroj, la okcidenta kaj orienta eklezioj grade kreskis aparte, ĝis 1054, kiam la orienta (ortodoksa) eklezio ne jam rekonis la aŭtoritaton de la papo (la episkopo de Romo), kiu fariĝis tro potenca kaj kulture barbara. Kaj ĉi tio ja estas la kriza malsamo inter la ortodoksa kaj la katolika: en la katolika la plejalta aŭtoritato estas la papo, dum en la ortodoksa, la koncilio estas la plejalta, ĉiu episkopo estante egala al ĉiuj aliaj.


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 5, 2002 8:08 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: